Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mesaĝo de s-ro Probal Dasgupta, prezidanto de UEA
2010-06-30


Voĉlegado de la mesaĝo de s-ro Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, al la kongreso

 

    Okaze de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro, Mongolio, s-ro Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, sendis salutmesaĝon al la kongresaro kaj deziras al ili fruktodonan kongresadon. Sube legiĝas lia tuta mesaĝo.

 

    Estimataj kongresanoj,

 

    En la nomo de UEA kaj en mia propra, mi havas la plezuron saluti vin, kiuj partoprenas la 6-an Azian Kongreson de Esperanto en Ulanbatoro de la 19-a ĝis la 23-a de junio 2010.

 

    Mi tre ĝojas, ke iuj azianoj en nia movado -- kaj iuj niaj neazianoj vojaĝantaj al tiu ĉi grava kontinento -- sukcesas pilgrimi al la lando de la renoma lingvisto Rinĉen, unu el la pintaj lingvistoj en la bunta historio de la internacia lingvo. Mi unuafoje aǔdis pri li, kiam Roman Dobrzynski, en “Kontakto”, aperigis artikolon pri li post intervidiĝo en Ulanbatoro. Dobrzynski komencis sian konversacion kun profesoro Rinĉen en Esperanto -- sed daǔrigis ĝin en la pola, kiun la profesoro flue parolis, same kiel dekseson da aliaj lingvoj. Li estis vere mirinda figuro, kiu grave kontribuis al Esperanto en Mongolujo.

 

    Mi tre esperas, ke inter la kongresanoj iuj, kiuj havas la tempon kaj sperton por povi verki en Esperanto, povos paroli kun lokaj spertuloj por ebligi, ke relative baldaǔ ekzistu en Esperanto -- kaj prefere ankaǔ en la mongola -- skriba atesto pri la kontribuoj de profesoro Rinĉen al la interamikigo de la popoloj kaj al Esperanto mem. Tiu atesto povas esti en la formo de plibonigo de vikipedieroj, en la formo de libroj en Esperanto kaj / aǔ la mongola, laǔ la bontrovo de la verkontoj de tiaj tekstoj.

 

    En tiu ĉi jaro de la interproksimego de kulturoj, jen unu el niaj devoj al la mongola esperantistaro -- kaj al nia tuta komunumo.

 

    Amike salutas vin ĉiujn kaj deziras al vi fruktodonan kongresadon.

 

Probal Dasgupta, prezidanto de UEA

(Redaktoro: Wang Lihua)

 

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng