Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Preleg-mallongigo pri la kongresa temo “Azia harmoniiĝo per Esperanto”
2010-06-30


Japana samideano Hori Jasuo prelegas pri la kongresa temo en la malfermo de la 6-a AKE.

 

    En la inaǔguro de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto japana samideano Hori Jasuo, estrarano de UEA kaj tiu de JEI, faris prelegon pri la kongresa temo, li retrorigardis la historion de KAEM kaj emfazis la kongresan temon per 4 konkludoj. Sube legiĝas mallongigo de lia prelego.

 

    La kongresa temo “Azia harmoniiĝo per Esperanto”

 

    La prezidanto de KAEM petis min paroli pri tiu temo. En la antaǔaj aziaj kongresoj neniu parolis pri la kongresa temo, ĉar aziaj kongresoj ne estis sufiĉe maturaj por imiti la manieron de UK. Do, la unuan fojon en nia azia historio mi ludos tiun gravan rolon.

 

    Por pensi pri la kongresa temo “Azia harmoniiĝo per Esperanto”, ni iom retrorigardu la historion de nia movado.

 

    La unua paŝo de KAEM komenciĝis per la eldono de nia revuo “Esperanto en Azio” en majo 1990. La redaktanto de tiu revuo ne estis aziano, sed polo Joachim Werden, kiu vojaĝis en Azio, propagandante Esperanton en la antaǔa jaro, kaj eksciis grandan potencon de Azio. Tiutempe ja ekzistis apartaj movadoj en kelkaj landoj, sed ne ekzistis tutazia movado.

 

    Berlina Muro detruiĝis la 9-an de novembro 1989, kaj de tiu tempo komenciĝis harmoniiĝo inter landoj apartenintaj al la du malsamaj reĝismoj. En Azio ne ekzistis efektiva muro, sed la fera kurteno dividis landojn. Post la dua mondmilito ne okazis milito en Eǔropo, sed en Azio militoj oftis: okazis civila milito en Ĉinio, Korea Milito, Vjetnama Milito, Milito inter Irano kaj Irako, kaj aliaj malgrandaj militoj kaj konfliktoj inter kelkaj landoj. la korea insulo estas dividita en du landojn, kaj en Sud-Koreio longe ekzistis diktatoraj registaroj, kio malfaciligis harmonian rilaton inter Koreio, Ĉinio kaj Japanio. Pli serioze ol en Eǔropo damaĝis evoluon kaj harmoniiĝon en Azio la dua mondmilito kaj postaj militoj. Sed finfine venis tempo por paŝi por amikeco kaj harmoniiĝo.

 

    Eble la eldono de nia revuo en 1990 estis hazarda koincio, sed tio simbolas la malfermon de la nova epoko. Profitante tiun bonan fluon KAEM fondiĝis en 1994 kun 4 landaj asocioj apartenantaj al UEA, kaj la unua historia Azia Kongreso okazis en 1996 en Ŝanhajo. La kongresa temo estis “Azio kaj la 21-a jarcento”. Ĝi estas banala temo, kaj nur renkontiĝo havas signifon. Poste aziaj kongresoj regule okazis ĉiun trian jaron, nome en 1999 en Hanojo, Vjetnamio, kun la temo “Kunlaboro por paco, stabileco kaj disvolviĝo”; en 2002 -- en Seulo, Koreio, kun la temo “Kompreniĝado inter kulturoj”; en 2005 -- en Katmanduo, Nepalo, kun la temo “Mondpaco al la mondtegmento Himalajo; en 2008 -- en Bengaluro, Barato, kun la temo “En multlingva Azio” kaj ĉi-foje en Ulanbatoro. Dum tiuj jaroj post 1990, ankaǔ okazis militoj, ekzemple en Irako kaj Afganio, sed ĝenerale en Azio regis paco kaj ĉiuj landoj povis okupiĝi pri ekonomia progreso.

 

    Mi estis respondeculo de KAEM dum 7 jaroj. Dume mi devis konsideri multe pri diversaj aferoj. El miaj spertoj mi havas jenajn konkludojn:

 

    1. Esperanto dependas de paco.

 

    Kiam ni elektis Katmanduon kiel kongresan landon de la 4-a Azia Kongreso de Esperanto, nia plej granda maltrankvilo estis konflikto aǔ preskaǔa civila milito en Nepalo. Tiutempe la registaro kaj la kontraǔregistara grupo severe bataladis, ĉefe en la provincoj, sed ĝuste antaǔ la azia kongreso, la registaro deklaris, ke Nepalo estas en kriza situacio, sekve multaj landoj admonis, ke iliaj civitanoj ne vizitu Nepalon, kaj kelkaj flugkompanioj ĉesis aviadan servon al Nepalo. Fine, ni devis prokrasti la azian kongreson ĝis la fino de aǔgusto.

 

    Mi scias, ke Esperanto vivas kaj kreskas nur en paco. Se okazas milito aǔ naskiĝas malamika situacio en tiu lando aǔ inter landoj, estas malfacile al esperantistoj en tiuj landoj havi kontakton unu kun alia. Estas malfacile al esperantistoj en aliaj landoj viziti tiujn landojn. Esperanto kreskas nur en paco, do esperantistoj devas labori por paca mondo. Ili povas legi librojn kaj partopreni en kongresoj, ĉar ili vivas en paco, do ili devas danki al paco kaj ili devas labori por paco.

 

    2. Esperanto dependas de homeca vivo.

 

    Kiam esperantistoj devas labori multajn horojn, ili ne povas konservi tempon pro Esperanto. Kiam ili estas malriĉaj, ili ne povas lerni Esperanton, ne povas aĉeti librojn, ne povas sendi leterojn al eksterlandaj amikoj. Dum la pasintaj 20 jaroj, dank’ al ekonomia progreso en multaj landoj vivnivelo pli kaj pli altiĝis. Komence nur riĉaj esperantistoj vojaĝis eksterlanden por kongresoj. Sed nun multaj esperantistoj povas vojaĝi.

 

    Ni povas klare vidi, ke la lastaj du kongresoj estas tre aziecaj kun esperantistoj el divesaj aziaj landoj. Tio koincidas kun la kreskanta nombro de landaj asocioj aliĝintaj al UEA, nome 11. Barato, Ĉinio, Irano, Israelo, Japanio, Koreio, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Taĝikio kaj Vjetnamio. Komence KAEM estis organizaĵo, kiu kovris nur kalkajn landojn, ĉefe landojn en la nordorienta Azio, sed nun ĝia teritorio estas same granda kiel tiu de Ĉingiso, de Israelo al Japanio. Do efektive azia E-movado disvastiĝis en la tuta Azio.

 

    Ni povos atribui tiun progreson al la klopodo de KAEM, sed ni devas multe danki ankaǔ al la ekonomia progreso en ĉiuj landoj en la ĝenerala paca etoso en Azio.

 

    3. La progreso multe dependas de interreto.

 

    Alia grava faktoro estas progreso de komunikado per Esperanto. Komence nur riĉaj esperantistoj posedis komputilon, sed nun multaj jam posedas ĝin hejme aǔ uzas ĝin en interreta kafejo. Esperanto estas komunikilo inter alinacianoj, do se ni ne povus uzi Esperanton inter alilandanoj, valoro de Esperanto duoniĝas aǔ trioniĝas. Interreta epoko duobligas, triobligas la valoron de Esperanto.

 

    4. Ni dependas de la unika karaktero de Esperanto.

 

    Kaj laste mi devas mencii pri la unika karaktero de Esperanto. Ĝi havas tute aliajn povon kaj forton ol etnaj lingvoj. Unu fojon ĝi eniras en nian kapon, ĝi neniam forlasas nin. Ĝi profunde etendas radikojn kaj kaptas nin. Krome ĝi havas internan ideon, kiu ligas alilandanojn firme sen malegaleco. En Esperantujo ekzistas ĉio bona: justeco, paco, egaleco, frateco ktp. Sub la verda standardo ĉiuj esperantistoj povas kolektiĝi kaj amikiĝi.

 

    Post kiam nia revuo “Esperanto en Azio” ekfunkciis en 1990 kaj KAEM naskiĝis en 1994, kvar elementoj, nome paco ĝenerala en Azio, ekonomia progreso, interreto kaj Esperanto, faris bazon por ke ni povu agadi efektive por harmoniiĝo.

 

    Nun venis tempo por harmoniiĝo surbaze de “paco, stabileco kaj disvolviĝo”, surbaze de “Interkompreniĝado” en “multlingva Azio”. Realigon de tiu temo “harmoniiĝo” nur esperantistoj povas fari. La rolo de Esperanto kaj la rolo de esperantistoj estas vere gravaj. Konsciante tiun gravecon, ni lernu, amikiĝu, laboru dum la kongreso por la monda kaj azia harmoniiĝo.

 

Hori Jasuo, estrarano de UEA kaj tiu de JEI

(Redaktoro: Wang Lihua)

 

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng