Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Saluto de KAEM-prezidanto
2010-06-30


La kongreson salutas korea samideano Lee Jung-kee, prezidanto de KAEM

 

    De Azio al la mondo!

 

    Estimataj gekongresanoj,

 

    Hodiaŭ ni kolektiĝis en la lando de nomado kaj honoro sub la verda standardo. Antaŭ ĉio nome de KAEM, mi kore bonvenigas la kongresanojn, kiuj venis de ekster Azio trans la maro kaj monto.

 

    Dank’ al via partopreno, la 6-a Azia Kongreso de Esperanto fariĝis miniaturo de la Universala Kongreso de Esperanto. Via kunesto vere internaciigis nian kongreson kaj montris, ke Esperanto ne estas lingvo de iu kontinento, sed tiu de mondpopolo.

 

    Azio havas 61 procentoj da loĝantoj sur la terglobo, pro tio la respondeco de azianoj estas tiom granda.

 

    Ankaŭ en Esperantujo, ni, azianoj ne povus eviti tion de rolo. Pro tio, ni, aziaj esperantistoj senpaŭze klopodis por verdigi Azion. En preskaŭ ĉiuj aziaj landoj, ni povas renkonti esperantistojn krom nur kelkaj landoj.

 

    Antaŭ unu monato, en majo finfine KAEM kunlabore kun ĉinaj samideanoj sukcesis lanĉi kurson en Birmo, en kiu lando ĝis nun ne troviĝis Esperanto-parolanto. Ni estu fieraj, ke baldaŭ la tuta Azio estos kovrita de verda flago. La paŝo de KAEM por verdigi Azion daŭros senpaŭze kaj konstante. Kiel vi scias, la lingva problemo en Azio estas vere serioza. Ĉu ĉinoj povas komunikigi kun japanoj aŭ kun koreoj sen interpretisto? Tio tute ne eblas. Plie, se la tri-landanoj renkontiĝos, tio estas nenio alia ol “lingva haoso”. Ne nur en orienta Azio, sed en ceteraj regionoj en Azio oni alfrontas je lingva muro, kiu malhelpas ilian liberan komunikadon.

 

    Pro tio Esperanto devas esti disvastigenda en Azio.

 

    Nun ni klare vidas, ke Esperanto estas tiel bela lingvo por azianoj. Mi ne dubas, ke la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro montros la verdan koron kaj solidarecon de azianoj, kiuj sekvas pacon kaj fratecon per la neŭtrala lingvo Esperanto.

 

    Nome de KAEM, mi kore dankas al la LKK-anoj, kiuj baraktis por sukcesigi tiun ĉi kongreson malgraŭ manko de homforto en Mongolio. Kaj mi aparte esprimas koran dankon al la Universala Homama Asocio de Oomoto, kiu depost la okazigo-decido de la 6-a Azia Kongreso fare de KAEM multe kunlaboris por sukcesigi tiun ĉi kongreson.

 

    Estimataj gekongresanoj,

 

    Bonvole plene ĝuu la kongreson dum via restado en Mongolio kaj amikigu unu alian. Kaj kun neforgeseblaj memoroj revenu al via lando sekure kaj plenĝoje.

 

    En tiu ĉi kongreso, persone mi demisias mian taskon kiel unu el KAEM-anoj. Profitante de tiu ĉi saluto-parolo, mi esprimas mian plejan dankemon al vi pro via sincera kunlaboro dum mia dujara mandato.

 

    Koran dankon.

 

Lee Jung-Kee, prezidanto de KAEM

(Redaktoro: Wang Lihua)

 

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng