2010-06-30 
Teksto de WANG LIHUA Foto de JIANG LIMIN
La Interkona Vespero de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto okazis vespere de la 19-a de junio. Ĝoje renkontiĝis en la kongresejo en Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio, pli ol 260 esperantistoj el pli ol 30 landoj ne nur de Azio, sed ankaǔ de aliaj kontinentoj. Novaj kaj malnovaj amikoj reciprokis salutojn, varme brakumis unu aliajn kaj interŝanĝis informojn pri sialanda E-movado, pri persona vivo, pri komunaj amikoj. Oni kantis, ludis instrumentojn, prezentis artajn programerojn...
Menciindas, ke kongresanoj ankaǔ kune rigardis filmon pri la kongresa lando kaj precipe televidon pri la matĉo inter la futbalaj teamoj japana kaj nederlanda en la Mondpokala Konkurso.
Fakte, la interkonatiĝo de kongresanoj komenciĝis jam antaǔ ol ili atingis la kongresan urbon Ulanbatoro de Mongolio, ja en la 18-a de junio en la Pekina Internacia Flughaveno.
|