Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Prof. Teruhiro Sasaki el Japanio fariĝis nova prezidanto de KAEM
2010-07-01

Teksto kaj fotoj de WANG LIHUA

 


 Prof. Teruhiro Sasaki (meze), nova prezidanto de KAEM, s-ro Lee Jung-Kee (maldekstre) eksa prezidanto de KAEM, kaj Jiang Limin (dekstre), vicdirektoro de ĈEL en la kongresejo 

 


Prof. Teruhiro Sasaki el Japanio en la inaŭguro de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Mongolio

 


Prof. Teruhiro Sasaki en la kunveno de malferma KAEM

 

    En la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro de Mongolio prof. Teruhiro Sasaki el Japanio estis elektita kiel nova prezidanto de KAEM.

 

    Posttagmeze de la 22-a de junio, la prezidanto de KAEM promesis en la ferma kunsido de KAEM, ke li, kiel nova prezidanto de KAEM, heredos la celojn de KAEM, kaj kune kun la aliaj estraranoj daǔre semos Esperanton en ne-viglaj kaj malfortaj landoj en Azio, vigligos fakajn movadojn kaj subtenos junularan movadon en Azio.

 

    Li diris, ke tio estas por li granda honoro kaj ankaŭ tre peza tasko, tion li bone scias. Sed li havas bonan deziron, ke la E-movado plene disvastiĝu kaj pli da E-asocioj de aziaj landoj aliĝu al UEA, precipe sur gejunulojn li metas grandan esperon.

 

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng