Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
69-a Hispana Kongreso de Esperanto en Santiago de Compostela
2010-07-01

 

    La 69-a Hispana Kongreso, organizota de Hispana Esperanto-Federacio kaj Galega Esperanta Asocio, okazos inter la 2-a kaj 5-a de julio de 2010 en antikva galega urbo Santiago de Compostela (Santiago de Kompostela), fama ekde mezepoko kiel celo de la Jakoba Vojo.

 

    Provizora programo inkluzivas prelegojn, muzikan koncerton, ekskurson tra la urbo kaj e-diservon en la Katedralo post mallonga pilgrimado. Oni ankaŭ organizos ekskurson al Padrón kaj muzeo-domo de Rosalia de Kastro, kaj poste ŝipveturadon tra la estuaro Arousa kaj rivero Ulla.

 

    La kongresejo estos "Aula Socio Cultural Caixa Galicia (http://fundacioncaixagalicia.org)". Ĝi troviĝas en strato Carreira do Conde, 18, en la centra parto de la urbo.

 

    Plia informo en www.galegio.org aŭ skribu al lourenzo.vidal@gmail.com aŭ ealvarez@ral.es

 

(el http://www.esperanto.es)

Redaktoro: Li Jianhua

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng