2010-07-01 Ekde Aprilo 2010, ekzistas restoracieto kun la nomo "Esperanto" en la urbo Bern, Svislando. Ĝin ekfunkciigis kaj daŭre prizorgadas s-ro Murat, gastejestro en la kvartalo "Wankdorf" de la eta svisa ĉefurbo Bern.
Tute normala malgranda gastejo, do.
Sed, la gasteja nomo estas "Esperanto", kaj la helverdaj seĝoj kaj menukartoj verdkoloraj kun -- venonte ekde aŭtuno de 2010 -- klarigaj tekstetoj nialingvaj krom la tute germanlingva priskribo de la ofertoj, montras la malfermitecon de s-ro Murat kaj lian jam komprenon pri simboloj de nia movado internaci-lingva. Ĝis nun, li nian lingvon ne scipovas, sed dum kunveneto de la Esperanto-Societo Bern ĉe li en la 15-a de junio 2010, oni donacis al li diversajn librojn kaj informilojn por la gastoj kaj ankaŭ lernolibron "Tesi la testudo", por memlernantoj, kiuj scipovas la germanan lingvon. Li povos ilin pruntedoni al la scivolemuloj inter siaj gastoj lokaj aŭ foraj, kaj mem li povus lerni.
Nuntempe la Horaro de la restoracieto estas tiel: ĝi estas malfermita minimume ekde la 10-a horo matene (foje, ofte, pli frue) kaj, ke ĝi neniam estas fermita pli frue ol la 22-a horo (foje, ofte, fermiĝas pli malfrue, vendrede kaj sabate post noktomezo, ekzemple).
Ĉiutage en la restoracieto oni povas trinki ion malvarman aŭ varman, povas elekti el granda nombro da diversaj picoj, povas tagmanĝi aŭ vespermanĝi laŭ mezorienta kutimo (li estas Kurdo el Turkio), eĉ povas akiri hamburgerojn aŭ frandi dolĉaĵojn.
Iru lin "testi", se vi foje troviĝas en Bern!
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redakdoro: Wang Lihua
|