2010-07-01
|
La kongreson salutas Samdan Tsedendamba, prezidanto de la Mongola Centro de la Universala Homama Asocio kaj profesoro de la Nacia Universitato. |
Estimataj gesinjoroj kaj gastoj,
Estimataj gekongresanoj,
Bonvenon al Mongolio! Mongolio estas pacema kaj kreskanta lando de centra Azio kun longa historio kaj nomada kulturo. Mi tre ĝojas, ke tiom multe da esperantistoj el diversaj landoj kunvenas por la unua fojo en nia lando, Mongolio.
Ĉi tiu kongreso signifas, ke oni paŝe proksimiĝas al la azia harmoniiĝo. Mi kredas, ke la mongola Esperanto-movado plu forte kreskos dank’ al la 6-a Azia Kongreso de Esperanto okazanta en Mongolio.
Mi alvokas ĉiujn esperantistojn por nia harmonia kaj interkomprenema kunvivado. Pacon kaj prosperigon en la mondo!
Samdan Tsedendamba,
Prezidanto de Mongola Centro de Universala Homama Asocio
kaj profesoro de la Nacia Universitato
(Redaktoro: Wang Lihua)
|