Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Salutvortoj de la Ĉina Esperanto-Ligo al la 6-a Azia Kongreso de Esperanto
2010-07-01

Jiang Limin, vicdirektoro de la Oficejo de ĈEL, salutas la kongreson en la nomo de la ĉina esperantistaro kaj tiu de ĈEL. 

 

    En la nomo de la ĉina esperantistaro kaj la Ĉina Esperanto-Ligo, Jiang Limin, vicdirektoro de la Oficejo de ĈEL, salutis la 6-an Azian Kongreson de Esperanto en Ulanbatoro de Mongolio. Sube legiĝas lia tuta salutmesaĝo.

 

    Karaj samideanoj,

 

    Okaze de la solena malfermo de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto mi, en la nomo de la ĉinaj esperantistoj kaj tiu de la Ĉina Esperanto-Ligo, salutas vin, ĉiujn kongresanojn kaj amikojn, ĉeestantajn la kongreson en Ulanbatoro de Mongolio.

 

    Mongolio estas granda lando kun longa kaj pompa historio. Laǔdire antaǔ pli ol 90 jaroj Esperanto jam eniris en Mongolion kaj poste estis disvastigita en la rondo de intelektuloj, precipe en la lastaj jaroj esperantistoj en Mongolio ekkontaktiĝis kun alilandaj esperantistoj. Dum interŝanĝo ne nur mongoloj pli multe konis la mondon ekster Mongolio, sed ankaǔ ni, kongresanoj el diversaj landoj konas pli bone Mongolion.

 

    Hodiaǔ pli ol 260 esperantistoj el pli ol 30 landoj sur nia terglobo kolektiĝis ĉi tie en Ulanbatoro, Mongolio. Tio pruvas ne nur ĉarmon de la lando, sed ankaǔ valoron de Esperanto. La ĉi-foja kongresa temo estas “Azia harmoniiĝo per Esperanto”. Tio liveras al ni, precipe al tiuj, kiuj ĵus eklernis Esperanton, nome komencantoj, grandan ŝancon por praktiki nian karan lingvon en freŝa kaj aparta medio de Mongolio.

 

    Al ni ridetas kaj nin atendas antaǔ ni la ŝanco ne nur por disvastigi nian lingvon, sed ankaǔ por ĝui pacon kaj harmonion.

 

    Sukceson al nia kongreso!

 

La Ĉina Esperanto-Ligo

(Redaktoro: Wang Lihua)

 

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng