Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malferma kunveno de KAEM
2010-07-01

Teksto kaj foto de WANG LIHUA

 


Publikado de nomoj de la novaj estraranoj de KAEM kaj iliaj respondecoj en la venonta laboro

 

    Posttagmeze de la 22-a de junio okazis en la Zamenhofa Halo la malferma kunveno de KAEM. La kunvenon prezidis Lee Jung-Kee, eksa prezidanto de KAEM. En la kunveno landaj asocioj ĉina, japana, korea, vjetnama, israela ktp laǔvice konigis la situacion de sialanda movado.

 

    Jiang Limin, vicdirektoro de la Oficejo de ĈEL, reprezentante Wang Ruixiang, vicprezidanto de KAEM kaj direktoro de la Oficejo de ĈEL, prezentis la nunan staton de E-movado en Ĉinio dum la lastaj jaroj, kaj emfazis, ke Ĉinio tuj havos 11 diplomiĝintojn el la Esperanta Fakultato de la Komunika Universitato de Ĉinio, ili estos novaj, espero-plenaj kaj freŝaj fortoj por la profesia esperantistaro de Ĉinio.

 

    Sekvis aliaj landaj asocioj de Azio.

 

    LKK de la 7-a Azia Kongreso de Esperanto atendas ĉiujn esperantistojn en Israelo.

 

    Prof. Teruhiro Sasaki, nova prezidanto de KAEM, faris paroladon. Li diris, ke baldaǔ okazos tre grava kongreso en Vjetnamio. KAEM devas subteni laǔeble ĉi tiun Universalan Kongreson en la 2012-a jaro. Kaj la sekva azia kongreso estos okazigita en Israelo en 2013, oni decidis ŝanĝi la tempon de la azia kongreso de Esperanto de 2012 al 2013, ĉar en la jaro 2012 okazos en Vjetnamio la Universala Kongreso de Esperanto, kutime oni ne okazigas du tiajn agadojn en la sama jaro, do KAEM decidis okazigi en 2013 la 7-an Azian Kongreson de Esperanto en Isrealo, plej fora okcidenta lando de Azio. Kaj KAEM esperas, ke samideanoj en Israelo konkeros ĉiajn malfacilaĵojn starantajn sur la vojo al sekva kongreso. Se estas necese subtenadi komunan seminarion (KS), kiu okazadas en 2010, 2011, 2012, 2013, KAEM subtenas Himalajan Renkontiĝon en Nepalo.

 

    Prof. Teruhiro Sasaki daŭrigis: “En 2011 okazos la Komuna Korea kaj Japana Kongreso en Seulo, ĉefurbo de Koreio. Ni estas tre ĝojaj, ke la du landoj amikiĝas profunde iom post iom. Ni tre esperas, ke en aziaj landoj aktiviĝos Esperanta movado. Por tio KAEM-anoj strebas labori kiel eble plej multe.”

 

    Li diris ankaǔ, ke ĉe li estas fortaj KAEM-anoj, kiuj povas sufiĉe plenumi sian taskon. Ili kune ordigos la vojon por disvastigi la komunan lingvon Esperanto en Azio. Li petas de ĉiuj aziaj samideanoj helpon al KAEM.

 

    S-ro Lee Jung-Kee, eksa prezidanto de KAEM, intencis “verdigi Azion”. Li iam diris, ke unue, KAEM daǔre semos Esperanton en ne-viglaj kaj malfortaj landoj en Azio; due, KAEM vigligos fakajn movadojn; trie, KAEM subtenos junularan movadon en Azio.

 

    Kaj prof. Teruhiro Sasaki promesis en la kunveno, ke li, kiel nova prezidanto de KAEM, heredos kompreneble, tiujn celojn, kaj li esperas, ke progresintaj landoj, kiaj Ĉinio, Rusio, Israelo, Koreio, Vjetnamio kaj Japanio, klopodos por ke ili mem fortigu sian Esperantujon ene de sia teritorio. Se unu el ili sukcesus igi Esperanton dua deviga lingvo en lernejoj, la tuta mondo tuj verdiĝus por komerci kun ĝi.

 

    “Laǔ mia opinio,” diris la nova prezidanto de KAEM, “Ĉinio estas proksima al tiu celo. Se en Ĉinio, plej prosperanta kaj disvolviĝanta lando en la mondo, plimultiĝos parolantoj de Esperanto, la aliaj landoj devas lerni Esperanton. Mi ne diras pri la tuta Ĉinio, sed nur unu el la grandaj ekonomiaj urboj, kiaj Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj Dalian. Se plimultiĝos parolantoj de Esperanto tie, en unu el ĉi tiuj urboj, la tuta Japanio kaj Koreio devas lerni Esperanton!”

 

    En la kunveno publikiĝis la nomoj de la novaj estraranoj de KAEM kaj iliaj respondecoj en la venonta laboro.

 

    La kunvenon ĉeestis kongresanoj ne nur aziaj, sed ankaǔ eǔropaj, kaj iuj el ili faris parolon kaj prezentis siajn opiniojn por progresigi la movadon de Esperanto kaj intensigi interrilatojn de esperantistoj en la tuta mondo.

 

    Ankaǔ la kunveno de la malferma KAEM fariĝis universaleta!

 

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng