2010-07-01 Dum la 6-a Azia Kongreso de Esperanto naskiĝis novaj estraranoj de KAEM, kaj estis deciditaj iliaj taskoj en KAEM.
Ili kaj iliaj taskoj estas:
S-ro Teruhiro Sasaki el Japanio servas kiel prezidanto kaj okupas pri la projektoj B kaj C (UEA);
S-ro Wang Ruixiang el Ĉinio kiel vicprezidanto kaj pri la projekto D;
S-ro Hoang Ngoc Boi el Vjetnamio kiel vicprezidanto kaj pri la projekto Ĉ;
S-ro Park Yong-sung el Koreio kiel sekretario kaj pri TTT-ejo;
S-ro Ranganayakulu el Barato kiel kasisto;
S-ro Muhammad Zubair el Pakistano pri la projekto Ĉ;
S-ro Reza Torabi el Irano pri ILEI (la projekto C);
S-ro Mukunda Raj Pathik el Nepalo pri ILEI (la projekto C);
S-ro Fajzul Iaev Ĝamŝid el Taĝikio pri la projekto A;
S-ino Esther Sebban el Israelo pri la projekto A;
S-ro Chimedtseren Enkhee el Mongolio pri la projekto Ĉ;
S-ro Lee Jung-Kee el Koreio kaj s-ro Hori Jasuo el Japanio kiel konsilistoj (honoraj prezidantoj sen rajto de voĉdonado en KAEM).
(Redaktoro: WANG LIHUA) |