Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
2010-07-02

    23-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2010 ( de vendredo ĝis vendredo) en Jünkerath (Eifel), Germanio, inter Kolonjo kaj Trier, en la mezmontaro Eifel kunvenos ĉ. trideko da homoj el proksimume sep landoj; ni pasigos somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton aŭ eklerni la lingvon -- jen renkontiĝo por vi. Eblos loĝi en la domo aŭ en via tendo -- ĝuu la renkontiĝon laŭ via plaĉo!

 

    Adreso de la domo:

 

    Jugendbildungsstätte Don Bosco

 

    Don-Bosco-Str. 1

 

    54584 Jünkerath

 

    Tel. 0 65 97 - 92 93 - 0 (por uzado dum nia restado tie)

 

    (el eksterlando +49 - 65 97 - 92 93 - 0)

 

    Poŝtelefono de la organizanto (Lu Wunsch-Rolshoven) 0173 - 162 90 63, el eksterlando +49 - 173 - 162 90 63.

 

    Trajnstacio: Jünkerath. Distanco al la domo ĉ. 2 km; laŭ peto ni organizos transporton. Informoj pri trajnligoj ĉe Deutsche Bahn.

 

    Flughaveno Köln/Bonn, Luxemburg.

 

    La strato al la Don-Bosco-domo foriras ĉe la okcidenta flanko de la urbeto Jünkerath, ekde la strato B421 (Kölner Straße), en sudan direkton. Jen mapo ĉe Google (unu el la domoj nomiĝas "Dominikus-Savio-Haus").

 

    Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en vendredo, 23-a de aŭgusto 2010, ĉ. 18-a horo. Fino per la matenmanĝo en la 6-a de aŭgusto. Alveno de la partoprenantoj prefere inter la 14-a kaj la 18-a horo en la komenca tago aŭ laŭ interkonsento en la postaj tagoj.

 

    Kiel kutime: Bela ĉirkaŭaĵo

 

    La domo troviĝas en trankvila loko for de trafika bruo, kio multe plaĉis al ni dum niaj antaŭaj restadoj. La ĝardeno estas granda -- apud la domo estas razeno por ludi kaj ripozi. Ĉirkaŭe etendiĝas arbaro. En la ĝardeno troviĝas ankaŭ loko por la jam tradicia tendaro de kelkaj partoprenantoj. En la domo estas mirinde multflanka ludsalonego, kiu instigis nin plurfoje organizi lud-olimpikojn.

 

    Plia infromo ĉe http://www.esperantoland.org/somere/index.shtml#somere

 

(el http://www.esperantoland.org)

Redaktoro: Li Jianhua

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng