Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina diplomatino Xue Hanqin elektiĝis kiel juĝistino de la Internacia Juĝejo
2010-07-02

 

    La 29-an de junio ĉina veterana diplomatino Xue Hanqin estis elektita kiel juĝistino de la Internacia Juĝejo en elektado de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj ĝia Konsilio de Sekureco. Ŝi fariĝis la unua ĉinŝtataneca juĝistino en la aŭtoritata internacia justico.

 

    La 28-an de majo Shi Jiuyong, ĉinŝtataneca juĝisto en la Internacia Juĝejo, demisiis sian oficon. Laŭ rezolucio de la Konsilio de Sekureco de UN, la Ĝenerala Asembleo de UN kaj ĝia Konsilio de Sekureco samtempe en la 29-a de junio aranĝis elektadon por plenigi la vakantecon. Xue Hanqin elektiĝis en alta "por"-voĉdonado per 15 voĉoj kaj 150 voĉoj respektive en la Konsilio de Sekureco kaj la Ĝenerala Asembleo de UN.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng