2010-07-02
 |
Ceremonio por la finkonstruita centro |
La 30-an de junio ekfunkciis la Norda Var-transporta Centro de Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco en okcidenta Ĉinio.
La 14-an de aprilo okazis 7,1-grada tertremo en Yushu-gubernio de la Yushu-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Qinghai-provinco. Por kontentigi bezonadon de atingado, rapidaj ricevado kaj elŝarĝado, kaj reekspedado de amasaj varoj por rekonstruado post tertremo en Yushu, rapidigi konstruadon de regiono trafita de tertremo, en la lasta tagdeko de aprilo 2010 la Ministerio de Fervojoj de Ĉinio ekkonstruigis la centron.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|