La 30-an de junio ses dancistoj el Skotlando kaj du ĉinaj dancistoj prezentis la dancon Homa besto, koregrafiitan laŭ la klasika nuntempa verko de danc-kompanio Janis Claxton, antaŭ Brita Pavilono en ŜME. En la 3-hora dancado aktoroj imitis diversajn movojn de bestoj en kaĝoj por klarigi la interrilatojn de homoj kaj bestoj kaj bestan naturon en la profundo de homaj koroj.