Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Koncepto de iu kanada junulo pri Monda Ekspozicio
2010-07-02

de WANG JIANWEI

 


En "lignostanga domo"

 


Serĉi senton en "lignostanga domo" 

 


Koni faradon de metiartaĵo el fiŝhaŭtoj 

 


Lernado de heĝea danco 

 


Sur la premio-dona podio en la Vankuvera Pavilono 

 

    La 22-an de junio 27-jara kanada junulo Dan Qing spektis prezenton pri naciaj artoj kaj moroj de ĉinaj oroĉen-nacio kaj heĝe-nacio. Post spektado li diris en flua ĉina lingvo: "Mi vidis objekton similan en spirito de malsamaj landoj kaj malsamaj nacioj kaj neforlaseblan historion, kvankam ĝi estas pli kaj pli malproksima de ni."

 

    Kiam Dan Qing invitite de sia amiko vizitis la ĝardenon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), tie okazis la aktivado Semajno de Heilongjiang-provinco. Sur la granda scenejo Baogang oni montris elstarajn naciajn kulturojn kaj tradiciajn popolajn artojn de Heilongjiang-provinco. Moroj kaj kulturoj de "nacio sur ĉevaldorso"-- oroĉen-nacio kaj de "fiŝhaŭta tribo"-- heĝe-nacio profunde altiris la junulon el malproksima Nord-Ameriko. Li tre interesiĝas pri montrata oroĉena loĝdomo-- lignostanga domo kaj heĝeaj vestoj el fiŝhaŭtoj, kaj eĉ lernis dancon de heĝea popolartisto.

 

    Dan Qing estas ŝtata oficisto en Otavo de Kanado. Li tre interesiĝas pri ĉina kulturo kaj eklernis la ĉinan lingvon en 2007. Antaŭ alveno al la ĝardeno de ŜME li lernis en Pekino. "Dan Qing" estas lia ĉina nomo.

 

    "Se mia amiko ne invitus min, mi ankaŭ venus al la ĝardeno de ŜME, ĉar mi sopiras ĝin. La Monda Ekspozicio estas granda kunveno ne nur por montri modernan civilizacion, sed ankaŭ por interflui tradiciajn kulturojn de diversaj landoj kaj regionoj," Dan Qing diris: "Indiĝenaj indianoj en Kanado similas al oroĉenoj kaj heĝeoj ne nur en vivmaniero, sed ankaŭ en aspekto. Pasintece ili vivtenis sin per ĉasado, kaj nun ili rapide adaptiĝas al la moderna vivo."

 

    Informiĝinte, ke al la Kanada Pavilono mankas montrado pri india kulturo, Dan Qing sentis iometan malesperon. Li volis iri al la Vankuvera Pavilono en Puxi-zono por trovi objektojn rilatajn al Indio. Li invitis popolartistojn el Heilongjiang-provinco tien kune iri.

 

    La temo de la Vankuvera Pavilono estas "Kulturaj heredaĵoj kaj loĝtaŭga urbo". Eksponaĵoj en la pavilono montras al vizitantoj metropolan aspekton de Vankuvero kiel "plej bona loĝtaŭga urbo en la mondo" kaj konigas ĝiajn loĝantojn kaj loĝkvartalojn. La lignostruktura pavilono, el mediprotektaj konstruaj materialoj, kaj eksponaĵoj en ĝi spertigis al vizitantoj utilecon de lignaj konstruaĵoj.

 

    Vankuvero estas tipa urbo kun elmigrintojn el diversaj lokoj de la mondo. Kompreneble tie restas ankaŭ indiĝenaj indianoj. Kvankam oni povas vidi indianojn nur en fotoj en la pavilono, tamen Dan Qing kaj la artistoj ĝoje interparolis kun laborantoj en la pavilono.

 

    "La temo 'Bela urbo, bela vivo' estas tre bona. Tamen ĝi ne signifas, ke oni povas forĵeti objektojn ekster la moderna civilizacio," Dan Qing diris: "Ni deziras disvolvigon, sed ne devas forgesi heredigon. Estas ĝojinde, ke la moderna civilizacio estas pli kaj pli proksima al ni, sed estas malĝojinde, ke la tradiciaj kulturoj estas iom post iom malproksimaj de ni. Urbo bezonas apogon de sciencoj kaj teknikoj, kaj ankaŭ nutradon de kulturoj."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng