Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Parolo de la nova prezidanto de KAEM en la solena fermo de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto
2010-07-05

 

    Estimataj gekongresanoj!

 

    Karaj mongolaj samideanoj!

 

    Nun kun granda sukceso estras fermanta la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio.

 

    Dank’ al delikataj kaj penaj klopodoj fare de mongoloj kaj LKK-anoj, la 6-a Azia Kongreso de Esperanto fariĝis plej bona sceno por renkontiĝo de ĉiuj, kiuj alvenis ĉi tien el diversaj landoj.

 

    Ni ĉiuj, ĝuis sate la bonegan etoson de la heroa urbo, Ulanbatoro.

 

    Kiel oni scias, mongoloj iam konstruis miraklan imperion, reginte plej vastan teritorion de Oriento ĝis Okcidento, de Koreio al Rusio.

 

    Mongolio regis sian grandan teritorion per milita forto.

 

    Sed nia Esperantujo estas harmonie konstruata per la komuna lingvo.

 

    Antaŭe rusaj dukoj devis venadi al Karakorumo, al tiama ĉefurbo de Mongolio, kiel povraj ostaĝoj.

 

    Sed ni, ĉiuj, alvenis ĉi tien kiel karaj geamikoj, parolantaj unu komunan lingvon.

 

    Ni interkomunikiĝas nun per Esperanto, kio jam havas grandan signifon.

 

    Per Esperantigo estas atingebla “plej ideala kunligo” de nacieco kaj internacieco, kiel dirite, unu por ĉiuj kaj ĉiuj por unu.

 

    En la Unua Libro nia majstro, d-ro Zamenhof, diris: “Kiom da tempo, laboroj kaj materialaj rimedoj estas perdataj por tio, ke la produktoj de unu literaturo estas alligitaj al ĉiuj aliaj literaturoj kaj en la fino ĉiu el ni povas per tradukoj konatiĝi nur kun la plej sensignifa parto de fremdaj literaturoj, sed ĉe ekzistado de lingvo internacia ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiun ĉi internacian, ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiun ĉi lastan, kiel neŭtralan, al ĉiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian, estus eble skribataj rekte en ĝi. Falus la ĉinaj muroj inter la homaj literaturoj; la literaturaj produktoj de aliaj popoloj fariĝus por ni tiel same atingeblaj, kiel verkoj de nia propra popolo; la legataĵo fariĝus komuna por ĉiuj homoj, kaj kune kun ĝi ankaŭ la edukado, idealoj, konvinkoj, celado -- kaj la popoloj interkomunikiĝus kiel unu familio. (citata el Antaŭparolo de la Unua Libro, 1887). Nun jam ĉinaj samideanoj pravigas la vojon al tiu celo, tradukante ĉefajn trezorojn de la ĉina literaturo. Ekzemple, tiu, kiu studas pri Analektoj de Konfuceo, devas nepre konstati Esperantigitan tekston, ĉar la tradukinto tre bone komprenas la profundecon de klasikaĵo.

 

    Ĉinaj samideanoj prezentas bonan ekzemplon al alilandaj esperantistoj.

 

    Rusaj samideanoj ankaŭ Esperantigas bonegajn verkojn de la rusa literaturo.

 

    Francaj kaj italaj esperantistoj tradukis multe da klasikaĵoj en Esperanton.

 

    Se germanaj filozofiaj verkoj de Karto, Hegel estus esperantigitaj, tiam estus pli facile legi tiujn grandajn verkojn.

 

    Tial do per Esperanto oni povas legi multe da klasikaĵoj, kreitaj de diversaj nacioj. Nacioj kaj gentoj en Azio havas multajn siajn trezorojn, kiuj povas esti komuna heredaĵo por la tuta homaro. Esperantistoj havas devon Esperantigi sian nacian kulturan trezoron.

 

    ...

 

    Sekva Azia Kongreso, la sepa, okazos en Israelo en 2013. Samideanoj en Israelo fervore invitas la sekvan Azian Kongreson al la lando de malnova testamento. Ankaŭ ni fervore subtenos la grandan entreprenon en Israelo, ni kredas je tio, ke israelaj samideanoj konkeru kian ajn malfacilaĵon, starontan sur la vojo al sekva Azia Kongreso.

 

    Kaj mi gratulas, ke en 2012 okazos la Universala Kongreso de Esperanto en Vjetnamio, kie, rapide disvolviĝas ekonomie, kaj kuras post Ĉinio. Prezidanto s-ro Lee Jung-kee diradis: “Verdigu Azion”. Kiel verdigi?

 

    Laŭ mia opinio, se unu el aziaj landoj farus Esperanton la dua deviga lingvo aŭ la tria deviga lingvo, en elementaj kaj mezaj lernejoj, la tuta mondo devus verdiĝi por sukcese komerci kun tiu lando. Ne necesas diri, ke la tuta Vjetnamio alprenu Esperanton kiel dua deviga lingvo. Nur urbo, Hanojo, farus tion! Se ne tuta urbo, tiam almenaŭ kelke da fabrikoj kaj firmaoj en Hanojo estus lernantaj Esperanton, nian komunan lingvon. Tiam do devus lerni nian lingvon ĉinaj, japanaj kaj koreaj firmaoj por sukcese negoci kaj komerci kun Hanojaj fabrikoj.

 

    Gravas, ke ĉiu el ni agas ĉe si sur sia tereno. Ĉiu devas fari tion, kion li povas fari ĉirkaŭ si mem. Se vi laboras en firmao, vi organizu Esperantan kurson ĉirkaŭ vi. Mi laboras en japanaj universitatoj, kaj tiel do instruas Esperanton en tri universitatoj; kreskigu viajn lernantojn por ke ili mem baldaŭ instruu al aliaj post la lernado de elementa gramatiko. Instrui estas lerni. Tiel do ĉe lernantoj altiĝas kapablo de Esperanto kaj plimultiĝos niaj amikoj.

 

    Mi ne povas fini mian paroladon, samideanoj, ne menciinte pri la granda peno farita de mongolaj samideanoj, LKK-anoj de Oomotanoj, de s-ro Ago kaj nia KAEM-ano en Mongolio, s-ro Enkhee. Via afero estas skribita en la historio de Esperanta movado, jene: “La Sesa Azia Kongreso de Esperanto estas sukcese okazigita en Ulanbatoro. Kie kolektiĝis pli ol 260 homoj el ĉ. 30 landoj, inkl. de Norda Koreio DPRK.”

 

    Koran dankon al vi ĉiuj!

 

Prof. Teruhiro Sasaki, nova prezidanto de KAEM

(Redaktoro: Wang Lihua)

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng