Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ponto inter Ĉinio kaj Afriko
2010-07-05

 
Nacieca danco

 

    La 16-a de junio estas la Tago de Pavilono de Respubliko Kongo en ŜME. Ĝi estas la sepa pavilonotago de Afriko post la malfermiĝo de ŜME. Ĝis tiutago la totala sumo de vizitantoj al la Komuna Pavilono de Afriko estis je pli ol 4,5 milionoj da hom-fojoj, kaj 1/3 de la totala vizitantaro al ŜME igis la Komunan Pavilonon de Afriko populara pavilono. La cifero ekskluzivas la sumon de vizitantoj al pavilonoj de aliaj ok afrikaj landoj ekster la Komuna Pavilono de Afriko. 

 

    ŜME ne nur rekordis la nombron de partopreno de afrikaj landoj, sed ankaǔ atestis la popolan interfluon inter Ĉinio kaj Afriko.

 


Sud-afrikaj kaj ĉinaj futbalaj fanoj antaŭ Sud-afrika Pavilono

 

    Mondpokalo furoris en Sud-Afrika Pavilono

 

    Vesperis. Elektronikaj ekranoj en- kaj ekster Sud-Afrika Pavilono dissendis la grupmatĉon kadre de mondpokalo de FIFA (Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj). Multaj homoj rigardis la ekranojn kaj de tempo al tempo aǔdiĝis bravoj. Mondpokalo de FIFA unuafoje okazinta en Afriko furorigis ĉinajn futbalofanojn.

 

    La pavilono kun trajto de futbalo ĉiam allogis longan vicon da vizitantoj kiuj deziras fotiĝi kun la tabulo pri la ŝtata futbala teamo de Sud-Afriko aǔ Zakumi, talismano de la mondpokalo granda kiel homo.

 

    S-ino Liang el Wuhan diris, ke ŝi estas futbala fano, kaj ŝi neniam preterlasis la mondpokalojn. Kvankam ŝi ne povis veni al Sud-Afriko por spekti la matĉojn surloke, tamen ŝi tre ĝojis percepti la etoson en ŜME.

 

    Pli ol cent licencitaj produktaĵoj por la mondpokalo en ŜME estis popularaj, precipe la serio da 32 insignoj de la plej avangardaj teamoj kontraŭ 850 juanoj kaj ŝtopita ludilo Zakumi kontraŭ 89 juanoj. En la unua vend-tago, 20 serioj kaj pli ol cent Zakumi estis venditaj.

 

 
Komuna Pavilono de Afriko

 

    Tuŝi originon de homa civilizacio

 

    Krom emociaj matĉoj, antikva kaj mistera civilizacio de Afriko inspiris la scivolemon de ĉinaj turistoj. Enirinte la Komunan Pavilonon de Afriko, oni povas vidi gigantan muron "Rido de Afriko". Homara prapatrino Lucy kiel origino multigis divershaŭtkolorajn vizaĝojn sur kvin kontinentoj. Ĉiutage kelkdek miloj da vizitantoj fotiĝas tie.

 

    En la centro Si Lixin, emerito el gubernio Xishui, Hubei-provinco, detale aprecis la malnovajn metiartaĵojn el Kamerunio, Eburbordo, Togolando. Li diris: "Mi estas pli-ol-60-jara, mi ne povos fizike viziti Afrikon en futuro. Tamen mi ŝatas la eksponadon en la afrika pavilono. La artaĵoj estas malofte vidataj en televidaj programeroj, kaj ili rakontas la riĉan civilizacion de la kontinento."

 

    Beninano Lulu, amikeca ambasadoro de Ĉinio kaj Afriko en ŜME, diris en flua ĉina lingvo, ke li tute ne supozeblas, ke oni povas vidi la integradon de diversaj afrikaj kulturoj en ŜME, kaj estas kortuŝa la pripenso de organizantoj kaj partoprenantoj.

 

    Krom kvietaj artaĵoj, prezentado varma kaj primitiva estas alia klopodo por allogi homojn. Chen Jintian, estro de administra departemento de la afrika pavilono, malkaŝis, ke multaj afrikaj landoj invitis ŝtatnivelajn artistojn al ŜME, t.e. neba solo de Malio, kiu plurfoje monde turneis, Cesaria Evora de Kabo-Verda, kultura vilaĝo Manyatta de Kenjo ktp.

 


"Bazaro" en Kenja Pavilono 

 

    Kunporti Afrikon hejmen

 

    Kiel parfumo el Franca Pavilono kaj ŝuoj UGG el Aǔstralia Pavilono, afrikaj metiartaĵoj estas nepre aĉetendaj de ĉinaj turistoj. En la afrika pavilono budoj, kiuj vendas pezajn ebonoskulptaĵojn, manfaritajn trikotojn Kubabu, bid-kolĉenojn kun troiga formo, kaj diverskolorajn orelringojn, ĉiam estas ĉirkaŭataj de scivolemuloj.

 

    Junaj geedzoj el Zhejiang "maltimeme" provis tatuadon de Maǔritanio. La koloro farita el plantoj estis ŝmirita sur haŭto kaj senigita post du semajnoj.

 

    Edzo Lü Yaobin diris, ke li konis malmulton pri Afriko. Li televidis pejzaĝon sur la stepo el la programero "Animala Mondo", kaj konis novaĵojn pri militoj kaj malsatego en Afriko. Ĉifoje ŜME malfermis lian vidkampon, kaj malkovris al vizitantoj la alian riĉan flankon de Afriko.

 

    Por ke ĉinaj turistoj bone konu Afrikon, ŜME publikigis du librojn, Eksterordinara Afriko kaj Afrikaj Rakontoj, kiuj ne nur konigis la trajtojn de ĉiuj afrikaj pavilonoj, sed ankaŭ rakontas la tradicion kaj historion laŭ la rakontolinio de tradicia tolo-arto, herboplektaĵo, lignoskulptaĵoj, ŝtonoskulptaĵoj, porcelanaĵoj, bronzaĵoj, maskoj kaj moderna pentrostilo Tingatinga.

 

   Elhadi Boumaza, kuratoro de Alĝeria Pavilono, kiu sidas ekster la Komuna Pavilono de Afriko, diris, ke li profunde impresis pri la entuziasmo de ĉinaj turistoj al afrika kulturo. Li esperis, ke la pavilonoj povos lasi bonan impreson al ĉinaj vizitantoj, kaj ili vizitos Afrikon iam estonte.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng