Fermita forumo pri mediprotekto kaj urba respondeco
2010-07-05
La 4-an de julio fermiĝis en Nankino la 2-taga forumo pri mediprotekto kaj urba respondeco, la kvara ĉeftema forumo de ŜME. Pli ol 700 gastoj en- kaj eksterlandaj ĉeestis la forumon. Ekde la 5-a la gastoj vizitos ŜME.
Laŭinforme, entute okazas unu pinta forumo kaj ses temaj forumoj dum ŜME, kaj la ses temaj forumoj okazos aparte en Ningbo, Suzhou, Wuxi, Nankino, Shaoxing kaj Hangzhou.