Rusa vara kosmoŝipo sukcese kuniĝis kun la internacia spac-stacio
2010-07-05
La 4-an de julio la Surtera Fluga Reg-centro de Rusio deklaris, ke post sia unua malsukceso antaŭ kelkaj tagoj la rusa vara kosmoŝipo “Progreso M-06M” en tiu nokto kun provizoj kaj ekipaĵoj sukcesis kuniĝi kun la internacia spac-stacio.