2010-07-05
 Ekomarĉeja parko Luoshijiang de Dali, Yunnan |
|
 Ekzempla zono de ekomarĉejo en Xiahewan, Dali, Yunnan |
|
 Dali-urbanoj ripozas en marĉeja parko de lago Erhai. |
En la lastaj jaroj rapidis regado de lago Erhai en urbo Dali, la provinco Yunnan. Laŭ la vojo energio-ŝparado, ellasaĵo-reduktado kaj ampleksa regado de poluita akvo, oni disvolvis ekologian restaŭran projekton ĉirkaŭ la lago, konstruis lago-marĉejon kaj arbaron apud la lago, revivigis plantojn ĉe la bordo, utiligis marĉejan ekosistemon por neŭtrigi la poluadon al la lago, por redukti riĉan nutradon de la origino al la lago kaj protekti la akvokvaliton de la lago. Nun ĉirkaŭ la lago estis konstruitaj 700 hektaroj da marĉejo kaj ekologia arbaro, kaj iom post iom revigligitaj estas akvaj plantoj kaj biodiverseco, altiĝis la mempurigo de la lago. La monitoro pri akvokvalito en la komencaj kvin monatoj de la jaro 2010 indikis, ke la akvokvalito de la lago Erhai estas jam en la dua klaso, kaj evidente pliboniĝas la ekomedio.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|