2010-07-05
La 3-an de julio junuloj de Ĉinio kaj Etiopio kune plantis arbojn en Jarmila Parko de Adisabebo, ĉefurbo de Etiopio por celebri la 40-an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatojn inter la du landoj. La aktivado estas iniciatita de ĉinaj junaj volontuloj helpantaj Etiopion kaj komune organizita de Ĉina Ambasadorejo en Etiopio kaj Kapabla Konstrua Ministerio de Etiopio. Faris paroladon Gu Xiaojie, la ambasadoro de Ĉinio en Etiopio, kaj Fikiru Dessalegn, la ministro de la Kapabla Konstrua Ministerio de Etiopio.
La aktivadon ĉeestis ĉirkaŭ 200 personoj inkluzive de ĉinaj junaj diplomatoj en Etiopio, ĉinaj volontuloj helpantaj Etiopion, ŝtatoficistoj de la Kapabla Konstrua Ministerio de Etiopio kaj reprezentantoj de Etiopaj junuloj. |