2010-07-05 Dum ĉi tiu jaro ni revenos al Szczawno jam la trian fojon, ĉar ĝi krom tio, ke estas pitoreske bela, estas ankaŭ samgrade gastema kaj malfermema por geesperantistoj el ĉiuj partoj de nia mondo.
La 43-a Internacia Esperanto-Feriado (IEF) en la belega kuracloko Szczawno - situanta nur cent kilometrojn de Vroclavo, en netroalta montaro, okazos de la 24-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2010 en la ripozejo MAGNOLIA. La planata pago por loĝloko, manĝado kaj partopreno en la ripoz- kaj kultur-programo egalas al 620-700 PLN, kaj por eŭro-landanoj 160-180 EUR. La precizaj informoj kaj aliĝiloj por personoj ekplanintaj veni estas sur la retpaĝaro de Silezia Esperanto Asocio aŭ perpoŝte sendotaj.
Dum la nunjara IFE en Szczawno estas planata la 1-a Filma Esperanta Feriado, dum kiu estos la ebleco spektadi la filmojn de la mondkonata esperanta filmisto, ĵurnalisto kaj verkisto Roman Dobrzyński kaj babiladi ĵus kun LI pri la filmoarto kaj mondvojaĝoj kun la Esperanto kiel la vivhelpilo. Krome, kiel kutime, estas planataj Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresantoj, riĉa kulturprogramo kun la komuna kantado kaj dancado!
Se Vi volas ekripozi en la fama banloko Szczawno Zdrój kaj ekĝui la tradician etoson de la gepartoprenontoj dum la 43-a IEF jam NUN ekplanu VENI al nia aranĝo kaj ANONCU tion al ni.
Ni sincere bonvenigas Vin en Szczawno Zdrój dum somerferio 2010!
Silezia Esperanto-Asocio
(el http://vroclavo.republika.pl)
Redaktoro: Niu Xueqin |