Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Pri prof. Teruhiro Sasaki, nova prezidanto de KAEM
2010-07-05

Teksto kaj fotoj de WANG LIHUA

 


Prof. Teruhiro Sasaki (meze), mia kolego Jiang Limin (dekstre)
kaj s-ro Lee Jung-Kee (maldekstre) en la kongresejo
 

 


Papera “Espero.com.cn” kiel donaco al la nova KAEM-prezidanto 

 


Prof. Teruhiro Sasaki (maldekstre) kaj s-ro Lee Jung-Kee interparolas. 

 


Prof. Teruhiro Sasaki (starante) parolas en kunveno de la Malferma KAEM. 

 


La nova kaj eksa prezidantoj de KEAM 

 


Kun kongresanoj 

 

    Dum la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro de Mongolio prof. Teruhiro Sasaki el Japanio fariĝis nova prezidanto de KAEM. Mia kolego Jiang Limin kaj mi kaptis lin en la kongresejo kaj interparolis kun li dum paǔzo de kunveno de KAEM.

 

    Li, en alta staturo kaj kun okulvitroj sur la nazo, parolis kaj ridetis kun afableco kaj ĝentileco en la japana stilo. Li iam lernis la rusan lingvon kaj laboras kiel profesoro pri rusa literaturo en universitato. En la jaro 2002, li hazarde vidis en biblioteko Esperantan libron kaj foliumis ĝin, kiu vekis en li grandan intereson pri tiu ĉi internacia komuna lingvo, kaj li eklernis ĝin. De tiam li fariĝis nedisigebla kun Esperanto kaj dank’ al ĝi li konatiĝis kun multaj amikoj kaj amikinoj en diversaj lokoj ne nur de Japanio, sed ankaǔ de aliaj landoj. Li bone parolas Esperante, ne nur flue, sed ankaǔ bele. 64-jara, li aktivas kiel junulo en instruado de Esperanto en universitatoj. Dank’ al lia klopodo kaj kontribuo, ĉiujare pli ol 100 junaj studento-esperantistoj estas kulturitaj en E-kursoj.

 

    Je lia prezidantiĝo, li ripetis, ke tio estas por li granda honoro, kaj samtempe, tre peza laboro, kaj ke li havas bonan deziron, kvankam ankoraŭ ne estas preciza plano por la estonta laboro de KAEM. Li diris, ke s-ro Lee Jung-Kee, eksa prezidanto de KEAM promesis doni helpon al li en la venonta laboro, kaj li mem klopodos por multe kontribui al disvastigo de nia lingvo Esperanto, precipe inter gejunuloj.

 

    Li diris, ke li multe esperas de Ĉinio en estonteco, ĉar Ĉinio estas ne nur granda sed ankaŭ grava lando kun ekonomia potenco. Kaj en Ĉinio funkcias profesiaj radio-elsendo en Esperanto kaj Esperantaj paĝoj surrete. Krome, viglas multaj eminentaj esperantistoj, kiuj ĉiam ludas pozitivan rolon en nia Esperantujo. Ĉiujare li vizitas Ĉinion, ĉar li havas apartan sentimenton al tiu lando. Je tio, li konfesis al ni kun rideto, ke lia edzino estas ĉinino kaj liaj bo-gepatroj loĝas en Pekino. “Mi estas fidela ‘filo’ de mia edzino. Hejme, mi ĉiam obeemas al mia edzino.” Tion dirinte, li ridetis iom petoleme, sed ĝentile.

 

    “Ĉiuj saĝaj viroj diris tiele,” mi respondis lin per serĉo kaj demandis lin, ĉu la ĉinan lingvon aǔ Esperanton ili parolas hejme inter li kaj lia edzino. Li respondis kun humureco kaj ĝentileco, ke li parolas iomete la ĉinan kaj lia edzino -- iomete la Esperantan.

 

    Fakte, ankaǔ lia edzino, influate de li kaj liaj esperantisto-amikoj, amas nian lingvon Esperanto, kaj subtenas lin en lia E-agado.

 

    Pro manko de tempo, ni devis diri “ĝis revido”, manpremante, kaj ni lin gratulis pro lia prezidantiĝo, esperante, ke li, kiel nova prezidanto de KAEM, sukcesos en sia estonta laboro por Esperanto, kaj promesante, ke la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la ĉina esperantistaro certe subtenos lin en lia laboro por Esperanto.

 

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng