Inter la 1-a kaj 11-a de aŭgusto la Ĉina Filio de ILEI okazigos forumon kun temo "Estinteco, Estanteco kaj Estonteco de Esperanto-lernigo en Ĉinio" en Taiyuan de Shanxi-provinco, okcidenta Ĉinio. La 10-taga kunveno enhavos prelegojn pri E-lernigo, diskutojn en tiu flanko, labor-kunvenojn de la Ĉina Filio de ILEI kaj Esperanto-kursojn por komencantoj. La gastigantoj invitas E-instruistojn ĉinajn kaj eksterlandajn partopreni en la forumo.