Armeoj de Ĉinio kaj Pakistano interŝanĝas teknikon kaj taktikon en kuna kontraŭterorisma trejnado
2010-07-05
Kontraŭostaĝa ekzercado
La 4-an de julio la kuna kontraŭterorisma trejnado “Amikeco 2010” de la armeoj de Ĉinio kaj Pakistano komenciĝis en Qingtongxia de la Niangxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio.
La dulandaj armeoj prenas kunan kontraŭterorisman batalon kiel ĉefan taskon de la trejnado dividita en la jenajn tri: montrado kaj interŝanĝo, kuna trejnado kaj sinteza ekzercado.