2010-07-05 Post la publikigo de la Leĝo pri Ĝenerala Instruado, la ebleco instrui Esperanton en ĉiliaj lernejoj kaj gimnazioj estas tute malfermita.
Tiu ĉi ebleco nun dependas de la Eduka Komunumo kaj aŭ estraranoj de la lernejo aŭ gimnazio mem, kiu devas prezenti projekton por instrui Esperanton kiel la dua fremda lingvo samrange kun la angla lingvo. Ĉi-lasta estas la plej vasta instruata lingvo en la lando, krom la lingvoj germana, franca, itala kaj la ĉina mandarena.
Nun ni petas helpon al la esperantistaro el tiuj landoj, kiuj jam posedas sperton por instruadi en lernejoj / gimnazioj en la prilaboro de instruaj programoj por tri sinsekvaj lernojaroj, laŭ la leĝa postulo. Oni petas kontakti ĉe cursos @ esperanto.cl.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|