Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Solena fermo de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto
2010-07-05

Teksto kaj foto de WANG LIHUA

 

    Matene de la 23-a de junio solene fermiĝis la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en la Halo Zamenhofa. La ferman ceremonion prezidis prof. Teruhiro Sasaki, nova prezidanto de KAEM.

 

    Post kantado de la himno “La Espero”, prof. Teruhiro Sasaki, nova prezidanto de KAEM, prezentis al la kongreso novajn estraranojn unu post aliaj, kiuj stariĝis por saluti kaj danki la kongresanojn. Sekvis la paroloj de s-ro Lee Jung-Kee, eksa prezidanto de KAEM, prof. Teruhiro Sasaki, nova prezidanto de KAEM (iliaj paroloj troveblas en la sama rubriko), kaj s-ro Hori Jasuo, honora prezidanto de KAEM, kiu speciale montris al la kongresanoj sian novan kravaton donacitan de la Ĉina Esperanto-Ligo.

 

    Montrante sian kravaton, Hori Jasuo diris: “Vidu mian oran kravaton! Tiu ĉi estas donaco de mia ĉina amiko. Kiam mi partoprenis en la 1-a Azia Kongreso de Esperanto en Ŝanhajo en 1996, mi havis neniun amikon en Azio. Do, mi ricevis neniun donacon. Post 14 jaroj mi havas multajn amikojn en Azio, vid-al-vida rilato estas tre grava. Tio estas la bazo de la progreso, amikaj rilatoj inter homoj progresigas la movadon. Do la ora kravato estas simbolo de nia movada progreso.”

 

    Kiel honora prezidanto de KAEM li dankis esperantistojn mongolajn, aziajn kaj aliregionajn. Li finis sian parolon per la frazo “Por ora kaj brila estonteco de Esperanto, ĝis Israelo!”

 

    En la ferma ceremonio s-ro Lee Jung-Kee, eksa prezidanto de KAEM, transdonis la verdan flagon de KAEM al prof. Teruhiro Sasaki, nova prezidanto de KAEM; kaj s-ro Chimedtseren Enkhee, prezidanto de LKK, transdonis flagon de LKK de la Azia Kongreso de Esperanto kaj donacis ruĝan freŝan rozon al s-ino Esther Sebban el Israelo, kiu gastigos la venontan azian kongreson en 2013. La kongreso dankis LKK-anojn per freŝaj rozoj kaj memoraĵoj...

   

    Al la ferma ceremonio ne mankis artaj programeroj prezentitaj de LKK kaj de kongresanoj. Nia nova prezidanto de KAEM donis tempon specialan por la kongresanoj, kiuj volas ion paroli al LKK aŭ al kongresanoj.

 

    En varma kaj harmonia etoso la kongresanoj festivalis sub la verdaj standardo kaj stelo...

 

    Fine, la eksa kaj nova prezidantoj de KAEM unuvoĉe deklaris fermiĝon de la kongreso, kaj la kongresanoj adiaŭis unuj aliajn kun la promeso revidi en la venonta azia kongreso en Isrealo.

 

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng