2010-07-06
 Antaŭ liberigo de reprodukteblaj fiŝidoj |
|
 Liberigado de reprodukteblaj fiŝidoj |
La 4-an de julio, laŭ aranĝo de la Fiŝkapta Administracio de la Orienta Ĉina Maro sub la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio kaj la Oceana kaj Fiŝkapta Buroo de Zhejiang-provinco, oni liberigis 2,15 milionojn da reprodukteblaj fiŝidoj en la trikiuran rezervejon en la Orienta Ĉina Maro.
De 2004 la Fiŝkapta Administracio de la Orienta Ĉina Maro jam ses-foje liberigis fiŝidojn. Tio efike protektis kvaliton kaj riĉfonton de trikiuroj, grandaj kaj malgrandaj flavfiŝoj, sepioj kaj aliaj fiŝoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|