2010-07-06 Renkontiĝo kun turkaj lernejanoj kaj studentoj: Istanbulo 2011--Interlerneja renkontiĝo por lernejoj kun klasoj lernantaj Esperanton.
Gastigado: Miaj gelernantoj gastigos la gelernantojn, kiuj aĝas inter 15 kaj 19 jaroj. Ni (plenkreskuloj) gastigos pli aĝajn partoprenantojn. Se iu deziras resti en hotelo, li aŭ ŝi povas! En hotelo Jeni Saraj kontraŭ 60 TL = 30 eŭroj (proksimume) inkluzivante de matenmanĝo.
Programo:
La 6-a de majo (vendredo): 13:00 Solena Malfermo kun manĝaĵoj (koktelo); oni povas uzi la salonegon de la lernejo.
La 7-a de majo (sabato):
08:30 Komenco;
10:00 kafo paŭzo;
12:00 tagmanĝo;
14:30 kafo paŭzo.
La 8-a de majo (dimanĉo):
08:30 Komenco;
10:00 kafo paŭzo;
19:00 Fermo de la Kunveno (koktelo).
Kotizo:
Ĉiu partoprenonto devas pagi 100 TL = 50 eŭrojn (proksimume).
Aldonaj informoj:
Oni povas uzi klasĉambrojn. Samtempe ni organizos la 2-an Turkan Junularan Kunvenon. Eĉ ĉe tiu okazo ni povas fondi la Turkan Asocion de Esperanto.
Iu grupo ludos muzikon kaj faros teatraĵon. Ĵonglistoj ankaŭ ĉeestos.
Aliĝilo:
Poste en aŭgusto estos en la paĝaro de la aranĝo.
Por ĉia informo kontaktiĝu al: Muraz Ozdizdar mozdizdar @ uaa.k12.tr.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|