2010-07-06
Aliĝu al la unua esperant-lingva teatra renkonto en Minsko, Belorusio de la 25-a ĝis la 31-a de julio 2010.
Unusemajna trejnado kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizata teatro, scena esprimado, ritma dancado, parolprononco, kantado, bio-mekaniko…Ĝi estos gvidata de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsko. La renkonto interesos ĉiujn esperantisto-amantojn de amatora aŭ profesia teatro, kiuj deziras malkovri la kulisojn de la rusa teatra instruado.
Dum unu semajno la belrusaj instruistoj, aktoroj, enscenejistoj transdonos al vi sian pasion. La renkonto finiĝos per prezento de teatraĵeto, kiu resumos la semajnan laboron.
La semajna programo estos diverspeca por doni al vi antaŭvidon pri la kvarjara lernado ĉe la Akademio de Artoj. Enkonduko al kantado, elparolado, sceneja plastiko, improvizado kaj aktora tekniko kaj aliaj temoj rilate al la grupo kaj al viaj deziroj.
Tiu renkonto estos oportuno por ekkonstrui profesian teatran projekton en Esperanto. Leginte nian TTT-ejon vi komprenos, ke de pli ol 12 jaroj nia asocio proponas metiinstruajn kursojn en Belrusio por la francparolantoj kaj por la hispanparolantoj. Nia teamo kutime laboras ruse kaj estas samtempe tradukata en francan kaj hispanan lingvojn. Ĉar, kio gravas por ni ĉe teatro, tio estas ago! Se la agoj estas ĝustaj, la sentoj estas sinceraj... En tiu kadro, la paroloj ofte maskas, kaj la instruistoj ne bezonas kompreni, kion diras la aktoro, sed precipe kion li faras!
Ĉi-jare, unuafoje, ni deziras provi eksperimenton en Esperanto! Ne por kontroli ĉu tio funkcias, pri tio ni tutcertas... Sed por prepari nin labori per Esperanto, kiel komunikilo.
Ne facilas trovi Esperantistojn, kiuj lernas teatron... Do, nun, ni deziras vivi unu semajnan laboron pri teatro en Esperanto, fari ke tiu renkonto estu agrabla frata momento... Ni provos transdoni al vi nian amon al teatro kaj al Esperanto.
La kosto de la renkonto: Okcidentaj Eŭropanoj 200 €, Orientaj Eŭropanoj 150€, aliaj 100€
La staĝo estas organizita de internacia teatra lernejo, kiu jam havas longan sperton pri tutjaraj kursoj de teatro en internacia medio. Por pli internaciigi siajn kursojn, ĝi nun proponas esperant-lingvan staĝon. Vizitu la plurlingvan retejon de la asocio Morgaŭ la printempo:
http://www.dlptheatre.net/Esperanto/esperanto_1_index2_main.htm
Kontaktu nin poŝte, rete, telefone... morgau.la.printempo@gmail.com
Ĉe Facebook: Morgaŭ La Printempo
Poŝta adreso de la sidejo: 14 rue de la Tour d' Auvergne, 75009 Paris, FRANCIO
Telefono/fakso: +33 (0)1 42 81 33 96
(el http://www.morgaulaprintempo.org/)
Redaktoro: Niu Xueqin |