2010-07-06
La 4-an de julio Achim Steiner, vicĝenerala sekretario de UN kaj administra direktoro de Media Programo de UN, diris en Ŝanhajo akceptante intervjuon de Novaĵ-agentejo Xinhua, ke krom manifestado de landaj pavilonoj, ŜME integras "verdan intelekton" de homaro kaj plenumas inventojn kaj novigojn.
Li diris: "Ni esperas, ke ĉiuj landoj alportas la plej novajn teknologiojn kaj konceptojn pri energio-ŝparado kaj ellasaĵo-reduktado al ĉi tie, kio ne nur akcelas la disvolviĝon de Ĉinio, sed ankaŭ disvastigas ilin al ĉiuj anguloj de la mondo."
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia) |