Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
En la Tago de Ruanda Pavilono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
2010-07-06

de WANG TAO

 


Bernard Makuza kaj Li Rongrong en la flaghisa ceremonio por la Tago de Ruanda Pavilono 

 


Danco de Ruando 

 


Danco de Ruando

 

    La 4-a de julio estas la Tago de Ruanda Pavilono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Bernard Makuza, ruanda ĉefministro, kaj Li Rongrong, direktoro de la Kontrola kaj Administra Komisiono de la Ŝtata Konsilantaro por Ŝtatposedataj Havaĵoj, ĉeestis la oficialan ceremonion por la Tago kaj faris paroladon.

 

    Bernard Makuza diris, ke la 4-a de julio estas tago simbolanta liberiĝon de ruanda popolo. Ĝi simbolas ne nur liberiĝon de plej multaj ruandanoj el malnova sistemo kaj izoliĝo, sed ankaŭ releviĝon kaj revivon de Ruando. Tial oni elektis la tagon kiel la Tagon de Ruanda Pavilono.

 

    Bernard Makuza diris ankaŭ, ke daŭra kreskado de komerco kaj bonaj investaj rilatoj inter Ruando kaj Ĉinio atestis senprecedencan malfermon de Ruando. En 2009 duflanka komercado de la du landoj kreskis je 6,4% kompare kun 2008 kaj nun ĝi estas en kontinua kreskado.

 

    Li Rongrong diris, ke Ĉinio kaj Ruando estas evoluantaj landoj kaj la du landoj alfrontas gravajn taskojn por disvolvi ekonomion kaj plibonigi popolan vivon. La Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas Monda Ekspozicio unuafoje okazigita en evoluanta lando. Ĝi estas ŝanco ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por ĉiuj evoluantaj landoj. La Ŝanhaja Monda Ekspozicio certe havos grandan influon por vaste diskonigi kaj daŭrigi konceptojn pri la Monda Ekspozicio kaj akceli pacon kaj disvolviĝon de la mondo.

 

    La Ruanda Pavilono troviĝas en la Komuna Pavilono de Afriko en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Ĝi prezentas pri "Kigalio: nova ekonomio-prospera centro de Ruando". La eksponaĵoj en la pavilono montris gravajn atingojn de Ruando en la lastaj 15 jaroj, ĝian karakterizan konstruan ornamon kaj novan aspekton de Kigalio, ĉefurbo de Ruando. En 2008 Kigalio ricevis la Lok-loĝtaŭgan Premion de UN.

 

    En la ceremonio aktoroj el Ruando faris artan prezenton.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng