2010-07-07
32-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) okazos en la infanripozejo Stara Sušica, Kroatio de la 25-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2010.
Ĝenerale
Ni kore invitas vin al la 32-a REF, renkontiĝo por ĉiuj familioj kiuj hejme uzas Esperanton.
En 2010, REF okazos de dimanĉo, la 25-a de julio, ĝis dimanĉo, la 8-a de aŭgusto, en la infanripozejo Stara Sušica (la komunumo Ravna Gora) en la montara regiono Gorski Kotar en centra Kroatio.
Ni atendas ĉ. 20 familiojn en kiuj Esperanto estas aktive uzata kaj kie infanoj almenaŭ komprenas Esperanton.
Loĝado
Ĉi-jare REF-anoj estos gastigitaj en infanripozejo en malnova kastelo el la 19-a jarcento, kiu troviĝas meze de arbaroj kaj montaj herbejoj. La ejo disponas pri 120 litoj grupigitaj en 14 plurlitaj (4-10) ĉambroj, etaĝaj necesejoj kaj duŝoj, memserva manĝsalono por ĉ. 50 personoj, granda salono kaj pluraj komunaj ejoj.
Apud la ejo troviĝas sablujo por malgrandaj infanoj, du sportaj ludejoj, herbejo kun ligna dometo taŭga por laborgrupoj kaj klaĉumado, pli for troviĝas vastaj arbaroj.
En la vilaĝo Stara Sušica troviĝas malgranda vendejo, la plej proksima banko, apoteko kaj poŝtoficejo. Kelkaj pli grandaj vendejoj troviĝas en la najbaraj pli grandaj vilaĝoj Ravna Gora kaj Vrbovsko.
Rimarko: La ejo troviĝas je 780 metroj super marnivelo en regiono kun montara klimato - ne forgesu kunporti ankaŭ pli varman vestaĵon, ne nur T-ĉemizojn!!
Programo
La programo ĉefe dependas de kontribuoj de la partoprenantoj mem, kvankam okazos ankaŭ pluraj organizitaj laborgrupoj: Komuna kantado, manlaboro, desegnado, sportludoj, muzikado, lingvaj ludoj, fabelo-legado kaj -verkado, migrado ktp.
Ni planas fari tuttaga(j)n ekskurso(j)n al Adriatika maro (1 horon for), kie eblos naĝi kaj ĝui varmegan someran apudmaran etoson, kaj plurajn migradojn en proksima ĉirkaŭaĵo.
Krom feriado, la ĉefa celo de la aranĝo estas aktivigi la esperantan lingvokapablon de la infanoj.
Se vi deziras, ke viaj infanoj eklernu Esperanton, tiam REF ne taŭgas por vi; ekzistas diversaj aliaj aranĝoj por tiu celo. Cetere estas bonvenaj ankaŭ partoprenantoj sen infanoj, ekzemple paroj kiuj planas eduki ontajn infanojn en Esperanto.
Kontaktoj
Vanja Radovanović, vanja.radovanovic(et)ericsson.com, +385 (0)91 365 46 26
Daša Filipčić, sarena.bubamara(et)gmail.com, +385 (0)98 16 17 265
(el http://www.esperanto.hr/)
Redaktoro: Niu Xueqin |