Infanoj de laborantoj el aliaj lokoj spertis venontan vivon en ŜME
2010-07-07
La 5-an de julio, pli ol 30 infanoj de alilokaj laborantoj en Ŝanhajo vizitis ĝardenon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) kaj spertis mirindan venontan scienc-teknikan vivon en la Pavilono "Ni estas la mondo". La infanojn multe interesas la venonta vivo en 2015 montrata en la pavilono.