2010-07-07
 Prezentado de Alan Greig |
|
 Moderna danco de Skotlando |
La 5-an de julio, brita artisto Alan Greig prezentis brilan modernan dancon de Skotlando antaŭ la Brita Pavilono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Alan Greig estas arta ĉefinspektoro de la Danca Trupo nomta "X Factor", kaj liaj dancaj verkoj kunigas en si sporton, eksciton kaj amuzon. La ludita peco estis adaptita laŭ lia soldanco "En la Lumon" unuafoje prezentita en la Ŝanhaja Danca Festivalo en 2009.
"En la Lumon" montras lian klaran personan stilon. La prezentado konsistas el kvin partoj kaj kunligas filmon, scenejajn akcesoraĵojn, originalan muzikon kaj dancon. La danco estas resumo de la 19-jara danca vivo de Alan Greig.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|