Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Parolo de s-ro Lee Jung-kee, eksa prezidanto de KAEM, en la solena fermo
2010-07-07

 

    Estimataj gekongresanoj.

 

    Kiel organizanto de tiu ĉi kongreso mi ne kuraĝas diri, ke la 6-a Azia kongreso de Esperanto estis plene sukcesa, sed mi diru, ke la kongreso estis aplaŭdinda.

 

    Tra tiu ĉi kongreso kion ni gajnis?

 

    Unue, ni, aziaj esperantistoj, retrovis sian potencialan forton, kiun ili havas; kiel kunlabori inter aziaj esperantistoj, kiel organizi kongreson kaj kiel plekti kongresajn programerojn.

 

    Due, KAEM, kiu estis fondita antaŭ 16 jaroj, sufiĉe enradikiĝis en la koro de aziaj esperantistoj.

 

    Oni pritaksas, ke KAEM estas unu el la kompetentaj kontinentaj komisionoj kadre de UEA.

 

    Gvidate de Puramo CHONG, Takeuti kaj Hori KAEM kreskis ĝis hodiaŭ senpaŭze.

 

    Trie, ni, aziaj esperantistoj, mem rimarkis, ke altigi lingvo-kapablon de Esperanto estas necese por enviciĝi en la internacia-skalan Esperanto-movadon.

 

    Kvare, tra tiu ĉi kongreso ni konatiĝis kun novaj samideanoj ne nur en Azio, sed ankaŭ ekster Azio, kiuj venis al Mongolio por flari aziecan Esperanto-etoson kaj kulturon. Aparte mi esprimas mian koregan dankon al la neaziaj esperantistoj, kiuj riĉigis tiun ĉi kongresajn programerojn.

 

    Ĉu ni vidu kio okazis dum la kongreso?

 

    32 fakaj kunsidoj, pri Esperanto, movado, literaturo, religio, junulara movado, kaligrafio, konversacio, mongola kulturo, nacia kaj internacia vesperoj kaj ĝia lingvo, eĉ faka kunsido “tablo-teniso”, kiuj okazis dum 5 tagoj.

 

    Krome, buntaj artaj aranĝoj, oratora konkurso, aŭkcio por la viktimoj en Haitio kaj ekskursoj ĝojigis nin.

 

    Estimataj gekongresanoj,

 

    Tra tiu ĉi kongreso, ni renkontis la pionirojn de la mongola Esperanto-movado Khayankhirvaa, Rinĉen kaj Dogsuren, kiuj semis Esperanton en Mongolio. Ili vere sopirus dum sia vivo vidi hodiaŭan renkontiĝon de verduloj en sia patrujo. Mi firme kredas, ke ili estus ĝojaj kaj feliĉaj rigardante tiun ĉi kongreson sur la ĉiela regno.

 

    La 7-a Azia kongreso de Esperanto okazos en Israelo en la jaro 2013.

 

    Simbole tio diras, ke azia movado migradas de la ekstrema Oriento al la ekstrema Okcidento, kio povos esti festo en la okcidenta parto de Azio.

 

    Dume, nove elektita teamo de KAEM gvidota de prof. Sasaki Teruhiro estas sufiĉe fortika por progresigi azian movadon.

 

    Por verdigi Azion, ni senpaŭze antaŭen marŝu, kaj bonvole diru al viaj geamikoj tiel, ke la 6-a Azia kongreso de Esperanto estis fruktplena kaj amuza.

 

    Koran dankon.

 

Lee Jung-kee, eksa prezidanto de KAEM

(Redaktoro: Wang Lihua)

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng