2010-07-07
La 12-an de junio la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazigis prelegon en Libro-vendejo Haidian, Pekino, en kiu Yu Jianchao, raportistino de Esperanta Sekcio de la Ĉina Radio Internacia, faris prelegon pri furoriĝo de la ĉina lingvo en la lastaj jaroj en la mondo. Ŝia prelego komenciĝis de la ĉina kulturo en la Olimpikaj Ludoj en Pekino en 2008 kaj en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio okazanta en Ŝanhajo, analizis la fandiĝon de la ĉina kulturo en la grandaj internaciaj eventoj, kaj el tio venis la konkludo, ke la furoriĝo de la ĉina lingvo dependas de la leviĝo de internacia pozicio de Ĉinio en la mondo.
Ĉi-jare la Pekina Esperanto-Asocio sinsekve okazigis 7 tiajn prelegojn en Pekino. Tiuj prelegoj temas pri lingvistiko, Esperanto, la ĉina kulturo, sociologio kaj aliaj flankoj de la popola vivo. La prelegoj altiris al si totale 300 aŭskultantojn kaj vekis de ili grandajn interesojn pri lingvistiko kaj pri Esperanto.
(Xiao Huoli)
Redaktorino: Chen Ji
|