Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Gravaj informoj el Bona Espero
2010-07-07

    G. Grattapaglia, estro de la konata institucio "Bona Espero", en ŝtato Goiás, sendis jenan informon: "BONA ESPERO: idealo kaj realo" estas la titolo de la libro, lanĉita dum la Universala Kongreso de UEA en Roterdamo, kiu pritraktas la historion de 50 jaroj de tiu bien-lernejo en Alto Paraiso de Goias. La libro vekis favorajn recenzojn en pluraj esperantistaj periodaĵoj inter kiuj reliefiĝas tiu en "Ondo de Esperanto".

 

    La recenzisto Zbigniew Galor tiel konkludas: "Bona Espero: idealo kaj realo, ne eniras en la purajn modelojn de la libro jubilea, historia, dokumenta, vojaĝa k.s. La leganto trovos en la publikaĵo kunekziston de ĉiuj fadenoj: jubilea, dokumenta, historia, k.a. Pro sia kona valoro la verko de Roman Dobrzynski devas esti deviga legaĵo por ĉiuj, kiuj interesiĝas ankaŭ pri sociologio de Esperantaj lingvo kaj movado."

 

    En la ĉapitro: "Volontuloj de bona volo", Dobrzynski pritraktis la epizodojn de dekoj da volontuloj elektitaj inter la centoj, kiuj kunlaboris en la bien-lernejo dum jaroj. Sen ili Bona Espero ne estus atinginta sian kvindekjaran jubileon en la konstanta plenumo de siaj statutaj celoj sociaj, agrikulturaj kaj Esperantaj. Ankaŭ dum la lastaj monatoj "Bona Espero" gastigis volontulojn el Italio, Francio, Germanio kaj Pollando. Nuntempe volontulas en "Bona Espero" la argentina kant-aŭtoro Alejandro Cossavella, kiu instruas Esperanton, laboras en la kampo kaj kantas kun la infanoj. Krome, kunlaboras la usona esperantista verkistino Ester Schor el la Universitato Princeton, kiu skribas libron pri la Esperanto-movado por la usona publiko, komisiite de ŝia universitato.

 

    La libro "Bona Espero: idealo kaj realo", ilustrita per naŭdeko da fotoj pri la multfacetaj aspektoj de la vivo en la bien-lernejo, estas aĉetebla en la Brazila Ligo. Laste oni informis nin ke per iniciato de kelkaj eksaj volontuloj de "Bona Espero", oni eldonis la version de la libro en Braille por blindaj legantoj.

 

    ------------------------------------------

 

    Rimarkoj HM:

 

    Ester Schor petas opiniojn por prepari sian libron pri la revo pri la universala lingvo: "I’m writing a book about Esperanto and the dream of a universal language. Opinions, verse and anecdotes welcome." (Mi verkas libron pri Esperanto kaj la revo de universala lingvo. Bonvenaj estos opinioj, versoj kaj anekdotoj).

 

    Vd. ankaŭ:

 

    · Esperanto ĉe la Universitato de Roĉestro: "Intervjuo kun d-ro Esther Schor Interview with Dr. Esther Schor.

 

    · Artikolo de Ester Schor en "The New Republic": "L. L. Zamenhof and the Shadow People -- The amazing story of how Esperanto came to be." (L. L. Zamenhof kaj la popolo de la ombro -- La nekredebla maniero laŭ kiu naskiĝis Esperanto).

 

    · Anglalingva video pri Ester Schor preleganta en Novjorko dum simpozio pri Zamenhof pri la temo "Zamenhof and the Shadow People" (22 mn 19 s).

 

    Jen okazo por reaktualigi diverslingvajn versiojn de "Wikipedia" pri "Bona Espero":

 

    En Esperanto: "http://eo.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero";

 

    En la germana: "http://de.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero";

 

    En la franca: "http://fr.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero";

 

    En la hispana: "http://es.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero";

 

    En la itala: "http://it.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero";

 

    En la nederlanda: "http://nl.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero".

 

    Pliaj lingvaj versioj estos bonvenaj, kaj ankaŭ ampleksigo, plibonigo de kelkaj ekzistantaj versioj. Paradokse, ne ekzistas la portugallingva (brazila) versio...

 

    Recenzo de Zbigniew Galor (PL) pri la libro "Bona Espero -- Idealo kaj realo" en la "Ondo de Esperanto": "Esperanto en kulturo de malriceco".

 

    Ĉe "Aktuale Info": "La Bona Espero",

 

    "Libroservo de BEL".

 

    D-ro Esther Schor estas profesoro de la anglalingva literaturo ĉe la universitato Princeton. Ŝi nun prilaboras libron pri Esperanto kaj L. L. Zamenhof, kiu iniciatis la lingvon Esperanto.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redakdoro: Wang Lihua

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng