La 25-horaj intensivaj Esperanto-kursoj en Loveno-la-Nova
2010-07-07
La esperantista grupo de la universitata urbo Loveno-la-Nova (Belgio, proksime al Bruselo) organizos intensivajn kursojn pri Esperanto daŭrantajn 25 horojn en la 16-a, 17-a, la 23-a kaj la 24-a de oktobro 2010.
Pasintjare, la partoprenantoj de tiuj kursoj venis el Belgio, Francio kaj Germanio. Por pliaj informoj: bv. skribi al: ademarque@skynet.be aŭ telefoni al: 0032 10 412925.