Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kolektanto de emblemoj en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
2010-07-07

de PEI XIN

 


Virgil portanta emblemojn sur brusto 

 


Emblemoj kolektitaj de Virgil 

 

    "Emblemoj komunikas grandan amikecon inter popoloj de diversaj landoj!" Parolante pri sia kolektado de emblemoj pri la Monda Ekspozicio Virgil el Benino vidigis fieron sur sia vizaĝo.

 

    Mi hazarde renkontiĝis kun Virgil en foiro de la Komuna Pavilono de Afriko. Kiam mi vidis lin, li kun diversaj emblemoj de la Monda Ekspozicio sur sia brusto estis fiere montranta al vizitantoj siajn "trezorojn". Virgil diris al ni, ke li ŝatis metiartaĵojn en sia infaneco kaj nun estas metiartisto sufiĉe populara en sia hejmloko. Li vizitis la Mondan Ekspozicion en Hanovro en 2000 kaj tiun en Aichi en 2005. Ĝuste pro la vizito li estis sorĉita de kolektado de emblemoj pri la Monda Ekspozicio.

 

    Virgil diris, ke por li plej fierinde estas, ke li mem faris plurajn emblemojn pri la Monda Ekspozicio kun aparta trajto, ekz. la komuna emblemo kun desegnoj de naciaj flagoj germana, japana kaj ĉina, kiu simbolas la tri Mondajn Ekspoziciojn en la 21-a jarcento.

 

    Ŝajnas al li, ke la de li faritaj emblemoj estas unikaj en la tuta mondo. Li malkaŝis, ke li projektas specialan emblemon por la Komuna Pavilono de Afriko. Ĝia projekta inspiro venis el "Ridetoj de Afriko" -- skulptaĵo sur muro en la pavilono.

 

    Virgil diris ankaŭ, ke li tre fervore helpis Beninon en ĝia partopreno de la Monda Ekspozicio, ĉar tio estas tre bona ŝanco por montri al la mondo aspekton de Benino. Estas tre bona ideo, ke dekoj da afrikaj landoj kune sin montru en la Komuna Pavilono de Afriko. Li opinias, ke estas malfacile por multaj ĉinoj vojaĝi al tiom multe da afrikaj landoj, sed en la Komuna Pavilono de Afriko ili povas sperti pejzaĝojn kaj morojn de diversaj landoj en Afriko.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng