Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Gvidlibro de la amikeco
2010-07-08

Ni kantas la himnon de Eŭropo en Esperanto.

 

    Komence de majo 2010 en urbo Vaulx -en-Velin, Francio, okazis la dua laborrenkontiĝo kadre de la projekto "Gvidlibro de la amikeco" financata de la programo "Lernado dum la tuta vivo".

 

    Temo de la renkontiĝo estis "Eŭropo - pasinteco, estanteco kaj estonteco". La preparado por la renkontiĝo inkluzivis ellaboradon de paneloj kun la mapo de la Eŭropa Unio, preparadon de multmediaj prezentadoj laŭ la temo "Historia disvolviĝo de la partneraj landoj dum la periodo inter la jaroj 1200 kaj 1299", preparadon de informtabuloj por la apero kaj la evoluo de EU. En la renkontiĝo partoprenis gelernantoj kaj geinstruistoj el Bulgario, Hungario, Pollando kaj Francio. Ĉiuj partoprenantoj ĝojis pro la renkontiĝo kun siaj geamikoj, kun kiuj ili konatiĝis dum la unua laborrenkontiĝo de la projekto, kiu okazis dum novembro 2009 en urbo Polski Trambeŝ, Bulgario.

 

    Ekde la unua labortago la partoprenantoj estis dividitaj en grupoj, kiuj inkluzivis reprezentantojn el ĉiuj landoj. Neniu havis eblecon paroli sian gepatran lingvon. Ni devis uzi niajn sciojn en Esperanto, kaj kiam ili ne sufiĉis, helpis al ni vortoj el la angla, germana, pola, franca kaj rusa lingvoj. Tio farigis nian laboron sukcesa kaj la komunikadon tre agrabla kaj gaja. La taskoj estis interesaj -- ellabori la simbolojn de EU, pliprofundigi la sciojn pri la kreado kaj evoluo de EU kaj la historian antaŭeniron de niaj landoj. Ni havis eblecon vidi ĉiujn multmediajn prezentadojn laŭ la temo "Historia disvolviĝo de la partneraj landoj dum la periodo inter la jaroj 1200 kaj 1299".

 

    Okazis, ke la historioj de niaj ŝtatoj estas tre diversaj, sed ke niaj popoloj estas kunligitaj ekde multaj jarcentoj pli frue. Poste ni kune kantis la himnon de Eŭropa Unio en Esperanto. Kiel ekzemplon de la historia evoluo de Francio ni vizitis la urbeton Peruges, kiu dum la 13-a jarcento estis grava historia centro en la lando. Por konatiĝi pli bone kun niaj francaj partneroj ni vizitis lecionojn pri historio, geografio, matematiko kaj ni vidis, ke la gelernantoj tie ne estas pli diversaj ol niaj kaj ke la instrumetodoj estas la samaj. Dum nia libertempo ni vizitis Lionon, trarigardis la historian muzeon, eniris en la bazilikon Notre Dame de Fourviere, supreniris la «Croix rousse », vidis la fontanon de Bertoldi kaj la statuon de Lovis XIV. Neforgeseblaj restos por ni la tagoj, kiujn ni havis en Francio kune kun niaj partneroj kaj geamikoj de la projekto "Gvidlibro de la amikeco". Ni disiĝis kun la promeso renkontiĝi denove dum oktobro 2010 en la urbo TISZAFÜRED, Hungario, por la tria laborkunveno de la projekto, kies temo estas "La eŭropanoj -- egalaj, sed diversaj".

 

    Mariana Genĉeva

 

(el http://www.liberafolio.org)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng