2010-07-08
 |
Sceno de la komedi-ludo |
La 7-an de julio la brit-stila komedio “Komedi-ludo” estis prezentita, kune de studentoj de la Centra Sankta Martino de Britio kaj tiuj de la Instituto pri Vida Arto de Fudan-Universitato de Ŝanhajo, en la Brita Pavilono en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.
La ludo heredas la tradicion de la brita komedio kaj montras superbizaran sportan matĉon inter Britio kaj Ĉinio. La sceno pri la “matĉo” estas varma kaj senĉese vekas eksplodadon de ridegoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|