Reago por raportoj de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto
2010-07-08
Liba GABALDA (Francio)
Mi vizitis vian retpaĝon de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto kaj legis pri la evento en Mongolio. Ĉio estas tre bone farita, fotoj kun komentario plaĉis al mi. Ili estas bonkvalitaj kaj trafe elektitaj. Bona laboro, gratulon al vi.
Nun mi pretiĝas por la UK en Kubo, kien ni flugos ĉi-sabate. Eble ni renkontiĝos denove???