Elektron produktas la ĉina unua ventopova elektrejo sur maro
2010-07-09
La 6-an de julio elektron ekproduktis la 100-mil-kilovatta ventopova elektrejo Donghai Daqiao de Ŝanhajo, la unua granda ventopova elektrejo sur maro de Ĉinio.
Tio markis, ke Ĉinio fundamente posedis la teknikon pri inĝenierado de ventopova elektrejo sur maro, kaj akumulis koncernajn spertojn por venonta disvolvo tiukampe.