Malfermiĝis la retejo de ĉina volontula servo en loĝkvartaloj
2010-07-09
Volontuloj el loĝkvartaloj vizitas sidejon de la retejo.
Retpaĝo de la retejo
La 7-an de julio oficiale malfermiĝis la retejo de ĉina volontula servo en loĝkvartaloj WWW.CNCV.ORG.CN. La retejo estas sankciita de la Centra Oficejo pri Civilizacio kaj funkciigata de la Ĉina Fondaĵo pri Volontula Servo. Ĝi ekzistas kiel reta labor-platformo kaj fenestro pri tutlanda volontula servo en loĝkvartaloj.