2010-07-09
La Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA), lanĉita la 14-an de aprilo 2010, estas organizaĵo tute sendependa de ĉiuj aliaj (La Esperanta Civito, UEA, SAT, MAS kaj aliaj ekzistantaj aŭ ekzistontaj). Ĝi havas propran retejon http://ueta.wifeo.com/index.php, kie, ĝis nun, aperas jenaj rubrikoj:
Hejmo
Estraro
Komunikoj
Dokumentoj
Dekalaroj
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Kial lerni Esperanton?
Multaj lernantoj komencis lerni Esperanton pro sci-volo. Kiam ili ĉeestas kelkajn lecionojn, ili jam scias kio estas Esperanto, kaj ili perdas la scivolon. Nur tiuj, kiuj havas klaran motivon por lerni ĝin, persistos ĝis la fino. Kiuj estas la motivoj por lerni Esperanton?
1. Per Esperanto oni povas atentigi la homojn pri la lingva problemo.
La lingva problemo estas, ke por internacia komunikado necesas kontakt-lingvo, kaj tiu lingvo estas normale la lingvo de la plej potenca ŝtato en regiono aŭ en la mondo. Tiel lingvoj de la potencaj koloniaj ŝtatoj en Afriko fariĝis la kontakt-lingvoj. En la mondo, la angla lingvo de la potenca ŝtato -- Usono fariĝis kontakt-lingvo. Tiel multaj homoj lernas tiujn lingvojn, kaj per tio faras la potencajn ŝtatojn eĉ pli potencaj. La lingvoj de la malpotencaj ŝtatoj, nacioj, popoloj ne servas kiel kontakt-lingvo kaj fariĝas malpli gravaj. Tio povas eĉ konduki al la malapero de tiuj lingvoj. Jam en multaj lokoj en Afriko, la lingvoj de la koloniaj ŝtatoj prenis la lokon de la originaj lingvoj. Tiel la popoloj perdis siajn lingvojn, kaj parton de sia kulturo, de sia popola ekzisto. Esperanto ne estas lingvo de potenca ŝtato. Ĝi neniam venos en la lokon de la origina lingvo de iu popolo. Tiel, Esperanto protektas popolojn, iliajn kulturon kaj lingvon kontraŭ la lingvoj kaj kulturoj de la potencaj statoj.
2. Esperanto donas multajn kontaktojn kun homoj en aliaj landoj, sur la plej diversaj terenoj.
Tio riĉigas la vivon, spirite, de la esperantisto. Li lernas multon, kaj li trovas multe da amikeco. Li povas profiti en sia fako: komercistoj povas kontakti aliajn komercistojn. Islamanoj povas kontakti siajn sam-religiulojn. Tiuj, kiuj amas la literaturon, povas interŝangi tradukojn en Esperanto kaj tiel atingi la plej malproksimajn angulojn de la mondo.
La unua motivo, tiu de la konsciiĝo pri la lingva problemo kaj la lingva domenado, funkcias interne de ĉiu lando. Se ekzistas en la lando asocioj aŭ partioj por la sendependeco de la lando, kaj por la florado de la kulturo, ili estas la aliancoj de la esperantistoj. Ili estas konsciaj pri la valoro de sia popolo, fieras pri la kulturo, kiun ili heredis. Sed samtempe, ili volas, ke ĉiuj nacioj, ĉiuj popoloj estu fratoj. Iliaj kulturoj havas egalajn valorojn kaj meritas egalan respekton.
La dua motivo rolas en la internacia komunikado. Ĉiu esperantisto povas mem, persone, partopreni en la internacia socio. Li povas partopreni en ĝi per lingvo, kiu ne estas la lingvo de unu, sed la lingvo de ĉiuj, komune. Li estas membro de socio, kiel la internaciaj kontaktoj kaj la internacia amikeco funkcias anstataŭ la konkurenco, la miskomprenoj, la ignoro, la malamo al aliaj. Li jam konstruas pli bonan mondon nun, praktike, hodiaŭ, kaj ne devos atendi ĝis kiam venos iam la paradizo sur la tero.
Tiel la malnovaj idealoj "libereco, egaleco kaj frateco" realiĝas per Esperanto.Tiu realigo estas la plej bona motivo por lerni kaj uzi Esperanton.
Financoj kaj UETA
UETA devas kalkuli je propraj fortoj. Eble venos helpoj, sed tion UETA ne konsideru en la planado de siaj laboroj. La rimedojn je siaj dispono UETA sobre kaj ŝpareme uzu. Ĉar unue ni havu la rimedojn, kion ni faru?
-- Unue, ni devas kotizi.
-- Due, ni devas rilati kun afrikanoj esperantistoj aŭ ne, ke ili subtenu nin finance.
-- Trie, ĉar UETA estas elemento de Esperantujo apud la aliaj elementoj UEA, MAS, SAT kaj la Esperanta Civito, ĝi povas peti helpon de ili. Kio tre gravas, tio estas, ke UETA devas rilati kun homoj kiuj ege interesiĝas pri la movado en Afriko kaj disponas monon por tio. Tiu mono iru nur al tiu organizaĵo, kiu poste ĝin uzu por Afriko. Kiuj vere volas helpi mone al Afrika Agado, tiuj rekte rilatu kun UETA, kiu havas proprajn kontojn. UETA organizu tiucelan kampanjon kaj havu regule ĝisdatan adresaron de tiuj homoj.
-- Kvare, UETA ekpensu pri farado de io, kio ebligos gajnadon de mono ĉu per komercado aŭ servado al aliaj homoj esperantistoj aŭ ne.
(el UETA)
Redaktoro: Wang Lihua
|