Aperas en vendo la ora modelo de Ĉina Pavilono de ŜME
2010-07-09
La ora modelo de Ĉina Pavilono
Lastatempe, rajtigita de la Kunordiga Buroo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), oni fabrikis orajn modelojn de Ĉina Pavilono de ŜME, kiuj altiras atenton de investantoj kaj kolektantoj. Nun klientoj povas aĉeti ĝin en la Trafika Banko.