2010-07-09 de Sawaya Yûiti
De la 8-a ĝis la 22-a de majo 2010, mi vizitis Ĉinion en la granda ekonomia disvolvo post 18 jaroj ekde mia unua vizito en 1992. La celo de mia privata vojaĝo estas rigardi per miaj propraj okuloj, kiel ŝanĝiĝis kaj ŝanĝiĝas Ĉinio, precipe en lokaj urboj, kion japanaj televidoj preskaŭ ne raportas, kaj renkonti kiel eble plej multajn esperantistojn.
Ĉifoje mi ĉefe vizitis Shandong-provincon kaj Tianjin, kaj vidis tieajn esperantistojn kaj profesiajn esperantistojn en Pekino.
Pekino post 18 jaroj
Mi atingis Pekinon vespere de la 8-a de majo.
|
Konstruaĵoj apud Yong'anli |
La sekvantan tagon per subtera fervojo mi unue iris al Yong'anli, kie mi loĝis en la fama tradicia hotelo Jianguo-Hotelo dum semajno antaŭ 18 jaroj, kiam mi unuafoje vizitis Ĉinion por partopreni en la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto en Qingdao. Tiam mi ofte promenis inter Jianguomen kaj Yong'anli k.c. Estis malmulte da grandaj konstruaĵoj. Changfugong-Hotelo sola alte elstaris. Sed nun estas malfacile trovi la hotelon. Pekina Amikeca Vendejo estis relative granda konstruaĵo, sed nun ĝi staras modeste inter novaj altaj multe pli grandaj konstruaĵoj. Altegaj konstruaĵoj elstaras amase en la distrikto, ĝuste laŭ la vortoj "elstari kiel arbareto".
|
Xiushui-bazaro |
Multaj aŭtoj veturas sur la vastaj 4- aŭ 5-koridoraj ĉefvojoj kun rapideco de pli ol 70 km po horo. Xiushui-bazaro nun estas en giganta moderna konstruaĵo, 7-etaĝa surtere kaj 2-etaĝa subtere. Svarmas ne nur urbanoj sed ankaŭ turistoj, fremduloj el diversaj landoj. Grandaj turismaj busoj vizitas la bazaron. Antaŭ 18 jaroj la bazaro konsistis el multaj simplaj budoj sur la strato.
La reto de subtera fervojo kompletiĝis, kaj oni povas facile veturi al celita loko per subtera fervojo. Mi ĉefe uzis subteran fervojon kiel veturilon en Pekino. Antaŭ 18 jaroj, mia ĉefa favorata vetulilo estis "mini-buso" kun klimatizilo. Ordinaraj busoj estis ĉiam plenplenaj de pasaĝeroj. Mi tute ne emis preni tian buson. Tiam absolute mankis veturiloj kontraŭ la nombro de loĝantoj. La subtera fervojo havis ankoraŭ nur 2 liniojn. Nun sur stratoj veturas multaj modernaj komfortaj kuplitaj busoj kaj privataj aŭtoj.
 |
Xidan |
Sekvante mi vizitis Xidan kaj Wangfujing. La aspektoj de la stratoj perfekte ŝanĝiĝis: modernaj altaj konstruaĵoj kun modernaj ĉiovendejoj, modbutikoj kaj butikoj de juveloj, kosmetikoj ktp. Abundas monde famaj brandoj kaj varoj. Rapide veturas multaj aŭtoj sur vastaj 4-koridoraj ĉefvojoj. Mi aĉetis poŝtelefonilon por kontakti kun miaj ĉinaj samideanoj dum la vojaĝo. En Wangfujing estas subteraj komercaj stratoj kun modernaj butikoj.
Mi memoras, ke antaŭ 18 jaroj multaj budoj vendantaj T-ĉemizojn kaj aliajn vestaĵojn viciĝis laŭ la trotuaro de la strato Wangfujing, kaj ke amaso da homoj promenadis sur la strato en somera vespera mallumo kun nudaj inkandeskaj lampoj de la budoj. Tiam ne estis tiel multe da neonaj reklamoj, nek gigantaj elektraj ekranoj sur muroj de la konstruaĵoj kiel nun.
Mi sentis, kvazaŭ mi venus al tute alia supermoderna urbo. Certe ĉiuj urboj en la mondo kreskas kaj ŝanĝas siajn aspektojn iom post iom, sed la ŝanĝrapideco estas multe pli alta ol tiuj de japanaj grandaj urboj. Dum mallonga tempo Pekino perfekte ŝanĝis siajn aspektojn.
|
Trafiksignalo ignorata |
Mi rimarkis, ke estas malmulte da trafiksignaloj krom ĉe la kruciĝejo de ĉefvojoj, kaj ke eĉ en Pekino multaj piedirantoj ankoraŭ neglektas trafiksignalon, dum aŭtoj ĝenerale bone obeas al la trafiksignalo. Tio estas ĉina kutimo en neŝanĝo kaj ŝanĝo. Kaj al ni japanoj estas terure transiri aŭtovojon sen trafiksignalo.
Al mi ŝajnas, ke antaŭ 18 jaroj ĉinoj povis facile distingi inter japanaj turistoj kaj ĉinoj laŭ figuro, vestaĵoj kaj havaĵoj. Kiam mi estis sur strato, tiam min alvokis iuspecaj ĉinoj ofte en la japana. Nun neniu alvokas min eĉ kun granda vojaĝvalizo. Sur strato iras multaj ĉinaj turistoj kun granda vojaĝvalizo. Male, en stacidomo de la subtera fervojo mi spertis tri fojojn, ke ĉino demandis min pri la vojo en la ĉina lingvo! Kompreneble mi povis montri al li/ŝi la ĝustan vojon, kvankam mi ne povas paroli la ĉinan lingvon, sed mi povas legi la ĉinajn literojn sur trafiksignoj en stacidomo.
|
Lernolibroj pri desegno-tekniko de japanstila komikso |
Post reveno el la vojaĝo en Shandong, mi vizitis "Wangfujing-Librovendejon", unu el la plej grandaj librovendejoj en Pekino. Mi trovis diversajn gvidlibrojn "Kiel desegni japanstilan komikson" en la ĉina lingvo kaj ĉinan tradukon de "Diaj Gutoj", populara komiksa verko en serio. Sur la etaĝo por fremdlingvaj libroj, laŭ mia vido, 80% de la libroj estas anglalingvaj, 8% estas japanlingvaj, ĉefe lernolibroj de la japana kaj ĝiaj vortaroj, 5% estas korelingvaj kaj ĝiaj lernolibroj kaj vortaroj.
Ĉe la librobretaro de lernolibroj de la japana lingvo, mi hazarde renkontis junulinon, kiu memlernis la japanan kaj havas la unuaklasan kvalifikon de la japanlingva scipovo. Al mi ŝajnis, ke la japana lingvo okupas la pozicion de la dua fremda lingvo inter junaj ĉinoj.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|