2010-07-09 de Sawaya Yûiti
Rizhao
En la 10-a de majo, mi flugis per matena aviadilo de Pekino al la aerhaveno Qingdao, kie mia malnova amiko, s-ro Yu Changlin, atendis min. Li estas la vicĝenerala sekretario de Shandong-a Esperanto-Asocio kaj la ĝenerala sekretario de Rizhao-a Esperanto-Asocio. Mi konatiĝis kun li en la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto en Qingdao, 1992. Al mi estis grandaj surprizo kaj ĝojo, ke Rizhao-a Esperanto-Asocio donacis al mi grandan bukedon el belaj floroj por bonvenigi min. Li montris al mi unu foton prenitan antaŭ la granda ŝtona memorgravuraĵo de d-ro L. L. Zamenhof en Qingdao. En la foto estis 5 fotitoj inkluzive de mi. La 4 fotitoj estas membroj de Rizhao-a Esperanto-Asocio, kun kiuj mi tuj baldaŭ povos rerenkontiĝi post 18 jaroj krom unu sinjoro, Li Naixue. S-ro Li nun studas en Ji'nan, sed lia familio restas en Rizhao. Mi memoras, ke li bone kantis ĉinajn kantojn en Esperanto en la buso, kiam ni havis tuttagan ekskurson al Laoshan en la kongresperiodo. Kaj ĉi-foje li oferis sian aŭton kun soforo por preni min de la flughaveno al la urbo Rizhao, kvankam li mem ne povis revidi min. Mi kore dankas lin pro la komplezo al mi. Ni veturis sur aŭtovojo, kiu kondukas al Rizhao.
|
Kune kun membroj de Rizhao-a Esperanto-Asocio |
Post unu horo kaj dekkelkaj minutoj da veturado, ni atingis la urbon Rizhao. Ses membroj de Rizhao-a Esperanto-Asocio atendis nin en iu restoracio por bonvenigi min. Ili bonvolis regali min per bongustaj kuiraĵoj, sorgobrando "Baijiu" kaj Qingdao-biero. Mi povis tuj rekoni 2 sinjorinojn en la foto: s-inoj Liu Shuqin kaj Chen Yongying. Kaj mi bone rememoris s-ron Li Yuansheng, la prezidanton de Rizhao-a Esperanto-Asocio. Ni ĉiuj estis junaj tiam. Krome, s-ro Wang Changkun kaj s-ino Ma Liyun bonvenigis min. Ni ĝojis pri nia revido post 18 jaroj kaj nova renkontiĝo.
Sekvante, s-ro Yu Changlin kondukis min al la hotelo, kiun li rezervis por mi. Tre luksa nova hotelo, konstruita en la lasta jaro.
Post unu horo da ripozo en la hotelo, li gvidis min al Rizhao-a Profesia Fremdlingva Instituto, kie lernas 3 500 studentoj diplomiĝintaj el supera mezlernejo. Li aranĝis mian paroladon pri Esperanto kaj nuntempaj japanaj aferoj en la japana lingvo por studentoj en japanlingva fakultato. Min atendis pli ol 20 studentoj en la 2-a lernojaro. Ili lernas la japanan sub la gvido de du junaj instruistinoj, kiuj studis en japana universitato. Kvankam la studentoj lernas la japanan lingvon nur dum du jaroj, ŝajnas al mi, ke ili bone komprenis mian paroladon. Laŭ peto de s-ro Yu Changlin, ke mi propagandu nian lingvon inter studentoj, pli ol duono de mia parolado temis pri Esperanto, ĝia signifo kaj mia esperantista vivo.
Reprezentanto de la aŭskultantoj faris bonajn trafajn demandojn pri Esperanto: Kial d-ro L. L. Zamenhof kreis Esperanton? Kiel utilas Esperanto en la nuna mondo? Mi povis tuŝi la historion de Esperanto kaj la ideon de la kreinto-iniciatinto. Al la lasta demando mi respondis, ke Esperanto ebligas rekte interŝanĝi informojn kaj opiniojn inter popolanoj kaj profundigos interkompreniĝon kaj amikecon inter popolanoj. Esperanto ebligas ligi rekte koron al koro inter popolanoj, trans baroj lingvaj, kulturaj, religiaj, rasaj, naciaj, kaj trans diferencoj de soci-ekonomiaj sistemoj. Eĉ se du landaj registaroj tenas amikajn rilatojn en registala nivelo, tio ne signifas, ke la paca rilato inter la du landoj estos stabila kaj daŭros longe, se ne ekzistas disvolviĝo de amikaj rilatoj kaj interkompreniĝo inter la popolanoj. Kaj eĉ se iu registaro ŝanĝos sian politikon teni pacajn rilatojn kun alia lando, kaj se ekzistas profunda interkompreniĝo kaj firma amikeco inter la dulandaj popolanoj, ili ne permesos tion al sia registaro. Interkompreniĝo kaj amikeco inter popolanoj vere garantias stabilajn pacajn kaj amikajn rilatojn inter la landoj. Kaj la mondo ne konsistas nur el du landoj kaj du naciaj lingvoj. Oni ne povas ellerni ĉiujn naciajn lingvojn. Ellerni unu nacian fremdan lingvon estas ne tiel facile. Ellerni Esperanton estas multe pli facile ol ellerni iun nacian lingvon. Kaj mi ne forgesis aldoni admonon, " Vi evitu lerni Esperanton, se vi nur celas gajni monon per Esperanto." Rilate al nuntempa Japanio, studentoj demandis min pri Hokkaido: famaj skiejoj en Hokkaido, turismaj lokoj en Hakodate. La studentoj ŝajnas havi intereson pri Hokkaido pro la populara ĉina amkomedia kino kun la klimaksa sceno filmita en orienta parto de Hokkaido, "Serioza Interrilatato Dezirata" (Fei Cheng Wu Rao), 2008. Kaj ne mankis demandoj pri la nuna japana ekonomio kaj mia impreso pri Ĉinio. Unu horo da parolado rapide forpasis. Se mi scis pri la parolado, mi povus prepari materialojn por tio kaj doni pli bonan paroladon al ili.
|
Yu Changlin kaj Sawaya (maldekstre) ĉe marbordo |
S-ro Yu Changlin gvidis min al la Marborda Parko, kie nin atendis s-inoj Ma Liyun kaj Liu Shuqin. Ni promenis en la parko. S-ino Liu, kuracistino de Hospitalo por Virinoj kaj Infanoj de la urbo Rizhao, prenis min al la hotelo per sia aŭto. Tiel finiĝis mia unua tago en la urbo Rizhao.
 |
Gelernantoj de Guilinlu-a Elementa Lernejo |
Sekvantan matenon, en la 11-a de majo, s-ro Yu gvidis min unue al Guilinlu-a Elementa Lernejo. Antaŭ mia ekvojaĝo, mi petis de li, ke mi deziras viziti lian lernejon, ĉar li estas vicestro de elementa lernejo. Enfluadas multaj el-kamparaj laboristoj en la urbon Rizhao, kie daŭras impeto de urbokonstruado: oni konstruas novan modernan urbon kun vastaj 4-koridoraj ĉefvojoj apud la malnova urbo: tie kaj ĉi tie altaj konstruaĵoj staras aŭ en konstruado en vasta tereno. Sekve multiĝis geknaboj de el-kamparaj laboristoj ĝis super 1500 kaj oni dividis la lernejon por geknaboj de el-kamparaj laboristoj en du lernejojn: unu estas tiu Guilinlu-a Elementa Lernejo, kies lerneja konstruaĵo kompletiĝis en la lasta jaro, kaj la alia lernejo, kie s-ro Yu Changlin laboras, estas en konstruado por nova lerneja konstruaĵo. La lernejestro de Guilinlu-a Elementa Lernejo varme bonvenigis min. Min ege surprizis la granda panelo "Ni varme bonvenigas japanan edukiston s-ron Sawaya Yûiti" ĉe la enirejo. Ĝuste ĉinstila bonvenigo! Li estas juna lernejestro, nur 37-jaraĝa. Laŭ s-ro Yu, ofte troviĝas junaj lernejestroj, ĉar kiam lernejestroj atingas aĝon de 50 jaroj, li/ŝi havas rajton emeritiĝi kaj vivi per pensio. Mi suspektas, ke la registaro intencas enkonduki pli multe da junaj energioj ekipitaj per novaj scioj kaj konceptoj en lernejojn por korespondi al la drasta kaj rapida ŝanĝiĝo de la socio. Ĉu tio estas mia troa supozo?
Mi povis rimarki, ke oni elspezas abunde da mono por la elementa lernejo por geknaboj de el-kamparaj laboristoj en la urbo Rizhao. La gelernantoj estas edukataj en bona eduka medio: nova moderna lernejo kun multe da diversspecaj lerniloj, bone ekipita ĉambro por scienca eksperimento, biblioteko administrata per komputilo, tenisejoj, tiel vasta kaj luksa ludejo, ke oni povos okazigi eĉ oficialan konkurson de atletiko, ktp.
 |
Infanĝardeno aneksita al Guilinlu-a elementa lernejo |
Gelernantoj estas tre viglaj kaj gaje min bonvenigis, kiam mi eniris la klasĉambron. Unu klaso havas ĉ. 50-60 gelernantojn kun du prizorgantaj instruistoj. Du klasoj estas en ĉiu grado, do entute 12 klasoj. t. e. ĉirkaŭ 720 gelernantoj en la lernejo. Plue, paralele kun la elementa lernejo staras aneksita infanĝardeno kun samgranda moderna konstruaĵo en la lerneja tereno, kio min forte impresis. Oni vartas infanojn ekde 2-jaraĝo en la infanĝardeno. Gepatroj povas labori senĝene pri siaj infanoj. Laŭ s-ro Yu Changlin, la urba registaro rigardas edukadon treege grava, precipe edukadon de geknaboj el familioj de el-kamparaj laboristoj. La lernejestro donacis al mi 3 kaligrafiaĵojn, verkitajn de instruisto pri kaligrafio en la lernejo, kiel memoraĵojn.
Due, s-ro Yu Changlin gvidis min al malgranda fabriko de privata entrepreno, kiu produktas diversspecajn litaĵojn kaj eksportas ilin al Eŭropo. Geedzoj administras la fabrikon kun ĉ. 60 dungitaj laboristoj. La prezidento diris al mi, ke li enkondukis kudromaŝinojn el diversaj landoj, sed japanaj maŝinoj plej bone funkcias en fajna brodado. Li gvidis min en la fabriko kaj montris al mi la produktojn, kiuj ŝajnas al mi tre bonkvalitaj kaj certe bone vendotaj en Eŭropo.
Viziti hejmon en eksterlando estas la privilegio de esperantistoj-vojaĝantoj. S-ro Yu akceptis mian deziron. Mi povis rigardi lian hejmon kaj kompreni lian hejman vivon. Li loĝas sur la 4-a etaĝo en la apartamentaro. Precize dirite, oni povas diri, ke en ĉinaj urboj, relative novaj, preskaŭ ne ekzistas privataj domoj escepte de kamparanoj. Oni loĝas en loĝkvartaro el apartamentaroj. Ekde 2005, li loĝas en tiu ĉi apartamento, kiu havas loĝĉambron, dormĉambron por la geedzoj, ĉambron por filoj, manĝĉambreton, studĉambron, malvastan kuirejon, duŝejon kun necesejo kaj sunĉambron. Ĉiuj ĉambroj kun centra hejtado ne estas tiel vastaj, sed modestaj kaj puraj. Supozeble la plankspaco povas esti ĉ. 100 kvadrataj metroj. Ĉiuj hejmmastrumaj elektraĵoj estas ekipitaj: 40-cola likvakristala televidilo sur la muro en la loĝĉambro, mikroonda forno, aŭtomata rizkuirpoto, elektra fridujo, elektra lavmaŝino kaj persona komputilo (Windows XP) kun likvakristala ekrano de 18 coloj. Mi skajpis kun vjetnama samideano per lia komputilo. Bedaŭrinde tiam ne aperis lia vizaĝo sur la ekrano, sed la voĉo klare aŭdeblis en tre bona kvalito.
S-ro Yu Changlin diris al mi, ke lia vivnivelo estas sub la mezo. Mi povas bone kompreni, kial li diris al mi tiel. Li havas du filojn. Lia pli aĝa filo estas jam instruisto en sia hejmloko, kaj la pli juna estos ankaŭ universitata studento ekde la venonta septembro. La patro havas pezan ekonomian ŝuldon sur la ŝultroj ĝis la diplomiĝo de sia filo kiel multaj japanaj patroj en la aĝo de la lasta duono de 40-aj jaroj kaj en la aĝo de 50-aj jaroj.
Ni prenis tagmanĝon kun s-inoj Chen kaj Liu, partoprenintoj en la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto en Qingdao. Ili laboras en la sama granda hospitalo. Ili eliris el la laborejo dum tagmanĝa horo por regali min per tagmeza bankedo. Ni havis agrablan tempon.
Je 15:30 venis aŭto por preni nin al Rizhao-a Nanometroscienc-teknologia Instituto, kie oni studas aplikon de nanometro-teknologio al produktaĵoj. La instituto estas fama en Ĉinio pro la studo en nanometro-teknonogio. La instituto havas diversajn fakojn kaj diversajn aventurajn entreprenojn. La direktoro s-ro Chen Fugao diris, ke tuj baldaŭ la instituto translokiĝos al nove konstruita multe pli granda konstruaĵo en parko de Alt-novteknologiaj Industrioj en la ekonomi-disvolva zono en la urbo Rizhao.
En la 12-a de majo, matene, s-ro Yu prenis min al sia hejmo, ĉar li bezonis kelkajn fotojn prenitajn el mia video-kamerao por interrete sendi kun mamuskripto pri mia vizito al la redakcio de EPĈ antaŭ la tagmezo. Post prilaboro dum kelke da tempo li finfine sukcesis kompletigi sian manuskripton kaj sendi ĝin kun kelkaj fotoj al la redakcio en la fiksita limtempo. Venis s-ro Li Yuansheng, prezidanto de Rizhao-a Esperanto-Asocio. Li donacis al mi busteton de L. L. Zamenhof, faritan el nigra fajenco, kiel memoraĵon. Ĝi estos mia trezoro.
Qufu
|
Qufu |
S-ro Yu Changlin bonvolis akompani min ĝis Qufu. Ni ekveturis tien per posttagmeza speciala ekspreso, kiu atingis la urbon Qufu post 3 horoj kaj dekkelkaj minutoj preskaŭ akurate laŭ la hortabelo. Antaŭ 18 jaroj, kiam mi unuafoje vojaĝis en Ĉinio, ĉinaj ekspresoj tre malrapide veturis, kaj oni diris, ke neniam trajno atingas stacidomon laŭ la hortabelo. Tio estas jam malnova rakonto. La ekspresa trajno tiel rapide kaj akurate veturas kiel tiu en Japanio. La vagonaro estas tre moderna kaj komforta.
En Qufu nin atendis 5 lokaj esperantistoj aŭ Esperanto-amikoj/ekslernintoj de Esperanto. Mi elkore dankas ilin pro ilia gastamo. Sekvantan matenon s-ro Yu reiris al Rizhao per frua trajno. Lin atendas multe da laboroj, kiujn li ne povis plenumi pro mia vizito. S-ro Yang Anbang, vicestro de Biblioteko de Qufu, gvidis min ĉefe al Konfuceaj Templo kaj Domego. Ĉinaj literoj helpis al ni interkomunikadon. Li estas erudiciulo pri Konfuceo. Li bonvolis akompani min ne nur al Zaozhuang sed ankaŭ ĝis Taian, por kio mi kore dankas lin.
Posttagmeze ni prenis buson al Zaozhuang kaj atingis la rezervitan hotelon je 16:30.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|